Unua-pagho >> Ekonomio >> Industrio

 

 

 

 


Grupigho de chinaj entreprenoj

de JI PING

    La jara shtala produktokvanto de Chinio estas 100 milionoj da tunoj. Kvankam Chinio estas grava shtala lando, tamen neniu el ghiaj shtalaj kompanioj okupas rimarkindan lokon en la listo de famaj shtalaj entreprenoj de la mondo, char iliaj produktajhoj estas malfortaj en konkurenco iaflanke kun tiuj de alilandaj entreprenoj.

    La Baoshan-a Shtala Kompanio de Shanhajo estas la plej granda shtala entrepreno en Chinio, sed la de ghi produktita stanita lado ne estas tauga por fari facile malfermeblan skatolon, kvankam tauga por fari skatolojn de biskvitoj kaj teo. La simila stato estas vaste vidata en la shtataj entreprenoj de Chinio. Ghuste pro tio Chinio ankorau ne okupas frapantan lokon en la internacia shtala merkato kaj ghiaj multaj entreprenoj havas multajn malfacilojn dum konkurenco en la enlanda merkato.

    Tial por pliigi la skalon de la entreprenoj kaj konkurencemon estas nepre necese grupigi la industriajn kompaniojn.

    La Unua Autofabriko de Changchun, nordorienta Chinio, estas la plej frue fondita autofabriko de Chinio. La de ghi produktitaj kamionoj kun marko "Jiefang" kaj personautoj kun marko "Hongqi" estas famaj tra la lando. Ekde 1992 la fabriko aneksis 25 autofabrikojn, kio multe pliigis ghian forton kaj dank' al tio ghi farighis la plej granda produktejo de mezgrandaj, legheraj kaj personaj autoj en Chinio.

    Kvankam la Ghenerala Petrol-kemia Kompanio Yangzi, la Unuigita Kemi-fibra Industria Kompanio Yizheng k.a. situas en sama regiono, tamen ilin gvidis malsamaj departementoj antue. Por rompi la dispozicion malfavoran al la produktado, autune de 1997 la tieaj 4 entreprenoj unuigis sin en grandan ole-kemian industrian kompanion (grupon) kun totala kapitalo de 54 miliardoj da juanoj. La jara produktokvanto de oleo, kemia sterko kaj poliestero de la grupo okupas la unuan lokon en Chinio.

    Estas ankorau multaj aliaj entreprenoj, kiuj suriris la vojon de grupigho, inter kiuj estas Haier de Qingdao. Tiu chi entrepreno, kiu antaue produktis chefe fridujojn, aneksis dekkelkajn entreprenojn en kelkaj jaroj kaj ghiaj varoj nun vendighas en pli ol 40 landoj. La entrepreno de automataj lavmashinoj kun marko "Cigneto" de la urbo Wuxi, Jiangsu-provinco, estas la plej granda fabriko de la samtipaj lavmashinoj kaj ghiaj produktajhoj vendighas en pli ol 30 landoj. La koloraj televidiloj kun marko "Changhong" produktitaj en la urbo Mianyang, Sichuan-provinco, farighis la plej famaj tra la tuta lando kaj havas grandan debiton en la china merkato. Kaj per tio Changhong komplete frakasis la intencon de iuj alilandaj entreprenoj "bankrotigi Changhong en 5 jaroj".

    La china ekonomio che la turnigho de la 20-a al la 21-a jarcento bezonas novan aranghon, dum la disvolvigho de ekonomio kaj profundigho de la reformado de Chinio donas bonajn shancojn por refoja arangho de kapitaloj kaj produktoj de la entreprenoj. La grupigho de la chinaj entreprenoj eniros en novan etapon.

Haier strebas por mondfamigho