"Jen ni atingis
Hongshan-farmejon!"
Tion audinte, ni rigardis eksteren tra fenestro de la auto.
"Farmejo? Kie ghi estas?"
"Charma urbo, probable!"
"Ho, mi shajne estas en Europo."
Ni demandis, surprizighis kaj admiris. Nia auto veturis sur largha
kaj glata strato borderita de belaj etaghdomoj en europa stilo.
Chirkaue verdas herboj, charmas floroj kaj prosperas arboj. Jen
granda florbedo kun fontano sur vasta placo. Sur domo apud ghi okulfrapas
gigantaj vortoj: "Hongshan-a Amuza Centro". Jes ni estis
en la kvartalo de Hongshan-farmejo.
Hongshan-farmejo, alinome Hongshan-kompanio (Grupo) de Zhejiang,
trovighas sude de Qiantang-rivero.
Antaue la loko estis salejo. Kiam venis maskareto, la salejo ighis
lageto, kaj post kiam la maskareto foriris, la lageto farighis marcho.
En 1969 la lokanoj starigis sur tiu salejo Hongshan-farmejon. Ili
ne plu faris salon kaj komencis terkulturadon. Tamen ili vivis malrichan
vivon pro povra rikolto.
Malricheco naskas la deziron por shangho. Hongshan-anoj shanghis
sian koncepton kaj iris sur la vojon prosperigi agrikulturon per
industrio. "Evoluo de nia industrio akcelis ekonomian disvolvighon
de la farmejo kaj ni, Hongshan-anoj, rapide bonhavighis, dank' al
niaj audaca spirito kaj peniga laborado," fiere diris s-ro
Ding Yougen, direktoro de la farmejo, rememorante la pasintecon.
La auto trapasis vojkrucighon kaj haltis en loghkvartalo. La tieaj
loghdomo estas 3-etaghaj en europa stilo kun malgrandaj ghardenoj
antaue kaj malantaue. En la ghardenoj kreskas arbetoj, floroj kaj
legomoj.
Gvidate
de s-ro Ding, ni frapis sur pordon kun gravurajhoj. La mastrino
ghin malfermis kaj nin kondukis al la salono bone prilumata kaj
elegante meblita. "Tio estas ordinara familio de Hongshan-farmejo,"
konigis s-ro Ding.
La 50-jara mastrino diris al ni: "Konstrui domon estas grava
afero por kamparanoj bonhavighintaj." Fingromontrante la chambron
bele dekoritan, shi daurigis: "Jen la loghejo de la sesa generacio
de Hongshan. Mi memoris, ke kiam mi aghis 10 jarojn, mia familio
loghis en pajla dometo; en la agho de 21 jaroj, mi edzinighis al
Hongshan-ano kaj loghis en tri pajlaj dometoj kune kun 10 familianoj
de la edzo; en 1977, ni transloghighis en la unuageneracian domon
de la farmejo, t.e. barako... En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento
la farmejo progresigis sian industrion, kaj shia edzo kaj shi sinsekve
dungighis al fabriko. Poste ilia vivo pli kaj pli bonighis kaj shia
familio enloghighis en tiu vilao-stila 3-etagha domo.
"Antaue mi neniam revis loghi en tia bela kaj komforta domo."
Tion dirante, la mastrino gvidis nin viziti shian domon el du vastaj
salonoj, kvin helaj dormochambroj, granda kuirejo kun instalajho
de gaso kaj du tualetejoj kun elektraj ekipajhoj. Che la fenestroj
kaj en la verando buntas aromaj floroj.
"La garagho sidas ekstere, tuj apud la domo," diris la
mastrino. "La auto multe oportunas al ni en la chiutaga vivo.
Ni ofte veturas foren por pasigi liberan tempon au fari achetadon
en la urbocentro."
La bopatrino de la mastrino estas pli-ol-80-jara. Sur shia vizagho
legighis felicho. Shi ghuas pension kaj la farmejo pagas shian kuracon
je 70%.
"La farmejo pagas la kuracon kaj edukon je 100% por solinfanoj,"
diris s-ro Ding.
Post
kiam la Hongshan-anoj sin liberigis de malricheco, la farmejo donis
grandan atenton al tio: pagi por chiuj asekuradon, konstrui infanghardenon,
elementan kaj mezgradan lernejojn, multe subvencii tiujn, kiuj eniris
en altan lernejon, instali TV-kanalon kaj interretan kanalon al
loghejoj...
De s-ro Ding ni informighis ankau, ke nur 1% da Hongshan-anoj sin
okupas pri terkulturado kaj 99% da ili laboras en fabrikoj konstrumateriala,
tekstila, kemiindustria ktp. Industrio richigis la farmejon kaj
ghiajn membrojn, sed ili neniam neglektas medioprotektadon. Por
ke la natura medio restu pura sen poluo kaj industria rubo estu
science traktata, la farmejo importis el aliaj landoj modernajn
instalajhojn. Kaj dank' al tio, la Hongshan-anoj povas ghui la felichan
kaj sanan vivon sub la lazura chielo.
La Hongshan-anoj komprenis, ke talentuloj estas nemankigeblaj al
la socia progreso kaj ekonomia disvolvigho. Por disvolvi siajn industriajn
produktajhojn kaj altigi ties ekonomian efikon, la farmejo per favoraj
kondichoj dungis talentulojn por diversaj kampoj. La gvida departemento
de la farmejo nun ludas la rolon de servisto por la entreprenoj,
ghia chefa tasko estas doni al ili pli bonajn kondichojn de investado
kaj disvolvado, kaj pluapashe perfektigi la politikon pri bonstatigaj
aferoj por garantii la egalecon kaj stabilecon.
|