|  Chiujare, 
              en la 18-a de la oka monato lau la china luna kalendaro maskareto 
              mughe movighas kun giganta alttajdo en Qiantang-riveron. Tiam homoj 
              svarmas en Xiaoshan kaj Haining de Zhejiang-provinco por spekti 
              la maskareton. Tion oni konsideras kiel lokan tradician festivalon.
      
              La China Internacia Maskareto-spekta Festivalo de 2003 en Xiaoshan 
              okazis en la feria vilagho Maskareto- Spektado. 
              La festivalon kune organizis la lokaj turisma buroo kaj registaro. 
              La maskareto en la parto de Qiantang-rivero en Xiaoshan estas plej 
              impona pro la tajdo horizontale venanta kaj la tajdo revenanta. 
              Krome, pro longa historio kaj richa kulturo de la loko oni prenas 
              Xiaoshan kiel plej taugan spektejon de la maskareto.  Ekde la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento Xiaoshan-anoj okazigas 
              la festivalon por vigligi turismon, prosperigi ekonomion kaj komercon, 
              kaj altiri al si investojn chinajn kaj alilandajn. La festivalo 
              de 2003 venigis pli ol 50 mil cheestantojn chinajn kaj alilandajn 
              al sia inauguro, en kiu lokaj artistoj prezentis richajn kaj charmajn 
              programerojn.
      
              La chi-jara festivalo dauris tri tagojn, dume okazis ekonomia seminario 
              en la kadro de la ekonomie disvolvighintaj distriktoj de Chinio, 
              Arta Vespero, Kultura kaj Arta Festivalo k.a.  
               Rilataj materialoj:   1. 
                Maskareto estas rara fenomeno de la naturo. Qiantang-rivero en 
                Chinio, Amazono en la Suda Ameriko kaj Gango en la Suda Azio estas 
                rigardataj de la internacia geografia rondo kiel tri plej grandaj 
                riveroj de la mondo, en kiuj okazas plej imponaj maskaretoj.  2. 
                Xiaoshan estas distrikto de Hangzhou, chefurbo de Zhejiang-provinco. 
                Ghi havas 8000-jaran kulturon Translaga 
                Ponto  kaj pirogon, la plej fruan en la mondo. En la lastaj 
                pli ol dek jaroj ghi estis plurfoje honorita kiel "unu el 
                la cent ekonomie evoluintaj distriktoj de Chinio.
   |