Unua-pagho >> Ekonomio >> Agrikulturo

 

 

 

 


Por bonhavigi la kamparanojn

    En Chinio la kamparanoj konsistigas 70% de la tuta loghantaro, sed ilia enspezo estas malgranda kaj kreskas malrapide. Tio estas malutila al kresko de la enlanda konsumado.

    Membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo faras novan defion al la china agrikulturo: la chinaj agrikulturaj produktajhoj kun malpli da scienc-teknika konsisto ne havas avantaghon en prezo sur la internacia merkato, kaj la eksterlandaj bonkvalitaj kaj malmultekostaj agrikulturaj produktajhoj estas malfavoraj al prezlevigho de chinaj agrikulturajhoj kaj ankau al laborigo de parto da vilaghaj laboruloj. Se la superfluaj laboruloj ne havas novan laborpostenon, do la enspezo de la kamparanoj farighas pli akra problemo, tial disvolvo de bonkvalitaj kaj nepoluitaj agrikulturaj produktajhoj kaj translokado de superfluaj vilaghaj laboruloj estas grava problemo por reguligi la chinan agrikulturon en la estonteco.

    De la pasintaj jaroj la china registaro chiam rigardas kreskigon de la kamparana enspezo kiel gravan taskon. En la 5-a Sesio de la 9-a Tutlanda Popola Kongreso chefministro Zhu Rongji diris, ke levi la kamparanan enspezon estas "kaprompa" problemo en Chinio.

Kial estas malfacile levi la kamparanan enspezon?

     La postighinta agrikultura produktado estas malutila al disvolvigho de la china agrikulturo. Chinio havas 238 milionojn da kamparanaj familioj. Kaj chiu el ili estas sendependa produkta unuo. Pro malgranda skalo de la produktado, granda investo kaj malalta produktiveco iam la produktokosto estis pli alta ol la merkata prezo, por ne paroli pri grandskala terkulturado.

    Terkulturado estas fundamenta laboro en la homa produktado kaj chiutaga vivo, tial la prezo de agrikulturajhoj devas esti limigita, tio postulas, ke la investo-konsumo kaj malprofito de agrikulturo devas esti iagrade kompensitaj de aliaj flankoj, t.e. chu en jaro de abunda rikolto, chu en jaro de katastrofo oni devas havi sufiche da manghajhoj, kaj krome oni postulas, ke agrikulturaj mashinoj kaj aliaj produktaj rimedoj, produktaj teknikoj, var-cirkulado, merkataj informoj kaj livero de kapitaloj devas doni al agrikulturo malaltprezan kaj bonkvalitan servon, por ke chi tiu havu kompare bonajn kondichojn por la ekstera disvolvigho. Sed nun industrioj ofte faras prirabadon kaj premadon al agrikulturo kaj malmulte helpas ghin.

Efikaj rimedoj por bonhavigi la kamparanojn

    Unue, reguligi la ekonomian strukturon. Por levi enspezon de la kamparanoj oni nepre devas reguligi la ekonomian strukturon de agrikulturo kaj vilaghoj, energie disvolvi la industrian entreprenadon de agrikulturo kaj shanghi la tradician agrikulturon en la modernan.

    Praktiki kompanian sistemon ebligas plivastigi la produktan skalon per ekonomiaj rimedoj, sekve de tio la kampoj, kapitaloj, teknikoj kaj personoj povas esti racie utiligataj.

    Dank' al praktikado de la kompania sistemo oni havas entreprenon kun difinita leghopersono, kio ebligas al financaj establoj fari kreditadon kaj utilas al impostado.

    Tiu sistemo estas utila ankau al shangho de agrikultura produktado en komercan entreprenadon, kiu ampleksas produktadon, vendon kaj merkatan servadon en harmonia tuto.

    Due, redukti la nombron de kamparanoj. Ankau redukto de la nombro de kamparanoj estas utila por bonhavigi ilin.

    Nun en chinaj vilaghoj estas 200 milionoj da superfluaj laboruloj. Kaj ilia triono ne havas sufiche da laboro. Kaj plie, pro malpliigho de la agroj kaj levigho de la produktiveco chiujare estos 6 milionoj da novaj superfluaj laboruloj.

    Chinio estas lando kun multe da laboruloj kaj kompare malmulte da agroj, tial ghi devas plenenergie produkti agrikulturajn varojn kun kompaktaj laborfortoj kaj teknikoj.

    Nun analfabetoj kaj duonanalfabetoj konsistigas 16% de la kamparaj laboruloj, dume 40% de la edukitoj havas nur elementan klerecon kaj 5% estis trejnitaj nur en profesiaj lernejoj. La malalta klereco de la kamparanoj pliigas la superfluon de la vilaghaj laboruloj, pro tio fakuloj proponis, ke oni devas multe trejni la laborulojn por levi ilian klerecon.

    Samtempe kun tio oni devas pluapashe disvolvi vilaghajn entreprenojn, akceli la urbanizon de la kamparo kaj doni pli da laborshancoj al la kamparanoj kaj pliigi al ili la neagrikulturan enspezon.

    Multe da kamparanoj laboras en urboj, tio estas efika rimedo por pliigi ilian enspezon. Tiuj kamparanoj portis al sia hejmloko ne nur monon kaj teknikon, sed ankau novan koncepton kaj kapablon bezonatan de merkata ekonomio.

    Trie, praktiki reformadon de impostoj kaj aliaj devigaj pagoj. Tio estas baza metodo por malpezigi la sharghon de la kamparanoj.

    Statistiko montris, ke de 1994 ghis 1999 la pokapa jara enspezo de chinaj kamparanoj kreskis je 12.6%, sed en la sama tempo ilia shargho kreskis chiujare je 12.7%. La grandnombraj oficistoj de urbetoj estas vivtenataj de kamparanoj, kio multe pezigas la sharghon de la chinaj kamparanoj.

    Shangho de la devigaj pagoj en imposton estas grava reformado praktikata nun en Chinio. Por tio oni reordigas chiujn impostojn kaj devigajn pagojn al la kamparanoj, nuligas chiujn neraciajn pagojn kaj unuigas ilin en agrikulturan imposton.

    Aprile de 2000 la china registaro decidis fari provon en la provinco Anhui kaj iuj ghiaj gubernioj por serchi rimedon malpezigi sharghon de la kamparanoj.

    Gvidanto de Anhui-provinco diris, ke ghi faris tiun reformadon kaj post unu jaro la pokapa shargho de la kamparanoj de Anhui malkreskis je 31% kaj fundamente moderigis la distribuan rilaton en la vilaghoj, akcelis la demokratia-politikan konstruadon en vilaghoj. Tio kompreneble estas tre utila al la socia stabileco.

    Oni diris, ke en 2002 tiu reformado estos farata en triono de la chinaj provincoj kaj la centra registaro asignos 150 milionojn da juanoj al tiu afero.


Rilata artikolo:
Solvendaj tri grandaj problemoj en prosperigo de la china kamparo