Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Analizo pri influo de SARS sur la china ekonomio

de CHEN TIAN

    En la 28-a de aprilo de 2003 la Azia Disvolva Banko publikigis chinan chapitron en la "Perspektivo de Azia Disvolvigho en 2003". La raporto montras, ke kvankam la china ekonomio vizaghas SARS kaj multajn aliajn faktorojn kaj la ekonomia kresko iom malrapidighos en 2003-2004, tamen la banko optimisme taksas la chinan ekonomion opiniante, ke la china ekonomio daure tenos elstaran montrighon kaj ghia kresko je 7.3% estas antauvidebla, dum tiu de 2004 estos 7.6%.

    Estas malfacile antauvidebla la konsekvenco de senprecedenca SARS. Jugho pri ghia damagho al la china ekonomio dependos chefe de la longeco de dauro de la malsano.

    Fakulo de la Ekonomi-disvolva Centro de la Shtata Konsilantaro de Chinio opiniis, ke nuntempe influo de SARS sur la china ekonomio ne estas evidenta. La malsano rekte damaghas eksteraekonomian interkontakton inkluzive de ekstera komercado kaj investado de fremdlanda kapitalo. Enlanda bezono estas chefa parto de la ekonomio de Chinio, kaj ghia ekonomia kresko dependas chefe de enlanda faktoro. Ekstera shanghigho influos la chinan ekonomion, sed ne serioze. Specialistoj opiniis, ke la damagho de la malsano estos mallongtempa kaj parta, se la malsano estos superregata en mallonga tempo.

8 laboroj farendaj dum la batalo kontrau SARS