En
la 7-a de majo china chefministro Wen Jiabao prezidis la konstantan
kunvenon de la Shtata Konsilantaro de Chinio por interkonsilighi
pri metodoj por batali kontrau SARS kaj bone fari ekonomian laboron.
La
kunveno opiniis, ke estas necese ghuste kompreni kaj trakti la interrilatojn
inter la batalo kontrau SARS kaj ekonomia disvolvo, pene teni la
ekonomion en stabila disvolvo kaj laueble redukti damaghon.
La
kunveno postulis, ke dum la batalo kontrau SARS oni devas bone fari
jenajn 8 laborojn:
1. Prizorgi
printempan plugadon kaj someran rikoltadon por stabiligi la agrikulturan
produktadon. Rapidigi reguligadon de la strukturo de la kampara
ekonomio kaj chiamaniere levi enspezon de la kamparanoj.
2. Plifortigi
investadon kaj reguligi investan strukturon. Shtata obligacio
kaj konstrua kapitalo difinita en budgheto devas unue favori la
urghajn programojn de batalo kontrau SARS kaj pliakcenti la fundamentan
konstruadon de instalajhoj por publika higieno.
3. Kulturi
novajn konsumajn termopunktojn kaj kreskajn punktojn de ekonomio.
Normaligi kaj plibonigi la konsuman medion de telekomunikado kaj
interreto, akceli konsumadon en elektronika komerco, elektronika
administrado, interreta edukado, reta kultura amuzado kaj tutpopola
gimnastado.
4. Akceli
eksteran komercon kaj eksportadon kaj utiligi fremdan kapitalon.
Fortigi ekzamenon kaj kvarantenon por eksportajhoj. Akcenti eksportadon
de elektraj mashinoj, altteknologiaj produktajhoj kaj tekstilajhoj.
5. Redukti
au ne postuli imposton super la profesioj de civila aviado, turismo,
restoracio, komerco kaj taksio.
6. Klopodi
por altigi enspezon kaj shpari elspezon. Escepte de elspezo de
nepre necesaj garantioj por batalo kontrau SARS, rigore regi la
aliajn elspezojn.
7. Daure
akcenti labordonadon kaj plibonigi socian garantion.
8. Teni
normalan ordon de produktado kaj vivo.
La
kunveno postulis, ke diversaj fakoj de diversaj lokoj plifortigu
antautempan analizon kaj spuran kontrolon de la ekonomio, ghustatempe
traktu kaj solvu la problemojn en la batalo kontrau la malsano kaj
ekonomia konstruado, kaj penu por teni dauran kaj kompare rapidan
kreskon de la nacia ekonomio, por efektivigi la difinitan celon
por la disvolvigho de la ekonomio kaj socio en la jaro.
Analizo
pri influo de SARS sur la china ekonomio
|