Nun
en Chinio chiuj scias la Grupon Legendo, kaj ankau la antaua ghenerala
direktoro kaj nuna prezidanto de ghia direktoraro Liu Chuanzhi farighis
multe atentata de chinoj. En augusto de la jaro 2002, invitite de
la Internacia Scienc-administra Asocio, li faris prelegon en ghia
jarkunveno. Li estas la unua entreprenisto el disvolvighanta lando
kaj el Azio en la 46-jara historio de la asocio.
Liu
Chuanzhi naskighis en la 29-a de aprilo de la jaro 1944. En la jaro
1984, kiam li estis 40-jara, li fondis la Kompanion Legendo (antaue
Grupo Legendo), tiam Legendo havis nur 11 laborantojn kaj 200 mil
juanojn. Sed hodiau kun pli ol 7 mil laborantoj ghi jam farighis
reprezentanto de la china informa tekniko. En la jaro 2000 ghia
vendovaloro jam atingis 24.8 miliardojn da juanoj. Samtempe la sukceso
de Liu inspiradis chinajn junulojn.
Nova elekto
en lia 40-jara agho
Antaue
Liu laboris en la Komputila Instituto de la China Akademio de Sciencoj
kaj kelkafoje gajnis premion pri tekniko. Tiam la instituto planis
fondi kompanion, kaj Liu deziris uzi teknikon en produktado, kaj
vizaghe al tiu shanco li faris decidon: komenci sian novan karieron
pri funkciado de la kompanio. Kaj tiam li jam estis 40-jara.
Tuj
post la fondo de la kompanio, Liu ofte cerbumis: Kion kaj kiel faras
la kompanio? Iam la kompanio ech vendis rulglitilojn. Por disvolvigho
de la kompanio kelkfoje Liu kaj liaj kolegoj interparolis kaj intershanghis
opiniojn ghis post nokto. Ili konsciis, ke la avantagho de Legendo
estas teknikistoj kaj iliaj fakaj scioj, kaj la kompanio devas plene
utiligi tiun avantaghon. Kaj tiam la kompanio komencis akumuli kapitalon
per tiuj scioj kaj teknikoj, farante ekzamenadon kaj riparadon de
aparatoj kaj lekciadon.
En
la jaro 1984, en Zhongguancun, elektronika strato de Chinio, ankorau
ne famighis Legendo, kiu havis nur 11 laborantojn, 200 mil juanojn
kaj 1 malgrandan oficejon, uzatan samtempe kiel laborejo. Pro tio,
ke la ekzamenendaj aparatoj estis multaj, oni devis transporti ilin
al la pruntita laborejo tage, kaj ilin porti returne nokte. En tiaj
malbonaj kondichoj ili akumulis la unuan kapitalon de 900 mil juanoj.
Nun la kompanio Legendo jam investis 500 milionojn da juanoj por
konstrui stud-esploran bazon en Pekino kun plank-areo de centmil
kvadrataj metroj.
Puno per
unuminuta starado
Liu
faris serion da reguloj por la kompanio kaj postulas, ke la laborantoj
serioze observu ilin. Unu el la reguloj estas malpermesi malfruighon
al kunveno. Ghenerale chinoj estas kunvenemaj, sed ofte okazas malfruigho
al kunveno. Do Legendo faris tian regulon, ke tiuj, kiuj malfruighas
al kunveno, estos punitaj per unuminuta starado antau aliaj. Neatendite,
post publikigo de la regulo la unua punito estis antaua gvidanto
de Liu en la China Akademio de Sciencoj. La maljuna gvidanto staris
kun shvito sur la tempioj, ankau Liu shvitis pro mensstrechigho.
Post la kunveno Liu diris al la gvidanto: "Hodiau vi staris
unu minuton, kaj vespere mi iros al via hejmo por stari samlonge
por peti vian pardonon." Hodiau la regulo ankorau estas bone
observata. Liu mem estis punita trifoje, pri tio li diris humure:
"Fakte tri fojoj por mi ne estas multaj, char mi havas multajn
kunvenojn chiujare, kaj la ebleco de mia malfruigho estas multe
pli granda ol tiu de aliaj. Foje mi rapidis al kunveno kaj iris
en lifton, kiu tamen perturbighis. Mi frapis je la pordo kaj volis
voki helpon, sed neniu min audis."
Kun alta
celo
Liu
havas sian specialan teorion pri entreprenado, kiun li rigardas
kiel domon kun tri partoj. La unua estas tegmento, kiun li prenis
kiel administradon de gvidantoj, por esplorado, produktado kaj vendado.
La dua estas muroj, kiujn li rigardas kiel proceson de administrado.
Legendo reguligas kaj sciencigas la administradon rilate materialojn,
inform-ricevon kaj kapitalon. La tria estas fundamento, kiu simbolas
sistemon kaj kulturan konstruadon de entrepreno.
Liu
shuldas la sukceson de Legendo al alta celo difinita che la fondigho
de la entrepreno. "Nur alta celo helpas vin fari strategion
kaj akcelas vian klopodon lau via volo." Char Liu komprenas,
ke en disvolvigho de la entrepreno malfaciloj estas renkontataj,
nur alta celo inspiras lin autaueniri kaj ebligas rigardon al la
estonteco. Alta celo instruas al homoj, kion kaj kiel fari, ke ili
ne vidu nur ghis la pinto de sia nazo. Ghuste pro alta celo la vendkvanto
de komputiloj de Legendo en sinsekvaj 6 jaroj okupas la unuan lokon
en Chinio kaj la 12-an en la mondo. En la jaro 2001 komputiloj de
Legendo okupas 30.1% da merkato de Chinio. Sed la celo de Legendo
estas vicighi inter la 500 fortaj entreprenoj de la mondo.
Rilataj
artikoloj:
Legendo
|