Dum
nia intervjuo kun He Yongfu, prezidanto de la Zhijiang-a Silikono-kompanio,
li profunde impresis nin ne nur per la admirinda ekonomia efiko
de sia kompanio, sed ankau per siaj spirito kaj idealo de entrepreno-funkciigo.
Li plurfoje akcentis, dum interparolado kun ni, kunligon de sia
produkto al la china kulturo kaj tiun de sia fabrikmarko al la china
nacio.
La
mezagha He Yongfu estas forta. El liaj okuloj post la okulvitroj
legighas firmeco kaj honesteco. Li parolas kun neforta akchento
de la hejmloko Zhejiang, sude de Yangzi-rivero. Menciante sian entreprenadon,
li atribuis la fruktojn al la kunlaborantoj, kiuj sin okupas pri
scienca disvolvo kaj teknika evoluo de lia silikono. Li kore dankas
prof. Ni Hongzhi, emeritan fakulon pri silikono, kiu, en la komenco
de lia entreprenado, forlasis sian hejmlokon kaj venis al Xiaoshan
por lin helpi.
En
la mezo de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento He Yongfu decideme
forlasis sian okupon bone salajratan kaj altrangan en shtataj entreprenoj
kaj mem fondis silikono-kompanion. Tiam la silikona merkato de Chinio
estis okupita de silikono produktita de mondfamaj kompanioj de Usono
kaj Germanio. He Yongfu pensis: Chinio estas en plena konstruado
kaj bezonas grandan kvanton da konstruaj materialoj. Ghi devas havi
sian propran silikono-entreprenon kaj sian nacian fabrikmarkon.
Establi
entreprenon estas peniga afero. La unua sidejo de lia kompanio estis
kaduka staplo. Por shpari monon He Yongfu kune kun siaj helpantoj
faris transportadon per triciklo kaj por acheti malkarajn eksperimentajn
materialojn li veturis aliloken per luita auto frumatene kaj revenis
al Xiaoshan en profunda nokto. Influate de li, prof. Ni plurfoje
reguligis la eksperimenton en nebonaj laborkondichoj, energie laborante
tage kaj nokte.
La
18-a de majo 1996 estas tago neforgesebla por He Yongfu. En tiu
tago ili sukcese elfaris sian unuan produkton, t.e. neutran silikonon
JS-222, kun la marko Jin Shu (Ora Muso).
Sekvis
la klopodo por vendi la produkton, krei kaj disvastigi la merkaton.
Pro tio He Yongfu vojaghis tra la tuta lando, eltenante varmegan
someron kaj grandan lacecon. Por shpari monon, li disvendis sian
produkton, piedirante sub la arda suno. Li, soifa kaj shviteganta,
iam svenis sur strato.
"Chiu
fondinto de entrepreno havis similan sperton," diris He Yongfu.
"Se
oni povas diri, ke Chinio en plena konstruado instigis la komencon
de mia kariero, do mi povas diri, ke de senchese evoluanta nova
altteknologio dependas la vivo kaj disvolvigho de mia kompanio,"
He Yongfu daurigis. "Entrepreno kun bela perspektivo donas
atenton ne al la produktajhoj, kvankam alportantaj tre bonan ekonomian
efikon, sed al la invento de iliaj novaj generacioj."
 La
rivaloj de He Yongfu en la silikono-merkato estis mondfamaj kompanioj
de evoluintaj landoj. Li bone komprenis, ke oni ne povas okupi la
merkaton sen propra marko. "Jam en la komenco mi decidis elfari
por Chinio nian propran nacian silikono-markon." En subiranta
suno li aspektis pli firma. "Mi jam kreis la unuan silikono-markon
propran al Chinio kaj mia celo estas vendi eksterlande la silikonajn
produktajhojn de china nacia marko."
Jaroj
forpasis post kiam la produktajhoj kun la marko Jin Shu anstatauis
tiujn, kiuj estis fabrikitaj de aliaj landoj kaj okupis la silikono-merkaton
en Chinio. Nun la kompanio de He Yongfu farighis potenca. Tie laboras
cento da homoj, el kiuj pli ol 20% estis diplomighintoj el altlernejoj,
doktoroj kaj profesoroj de universitato. He Yongfu chiam alte taksas
edukadon kaj sinperfektigon de teknikistoj. Li multe kunlaboras
kun Zhejiang-universitato, Qinghua-universitato kaj la China Akademio
de Sciencoj. Li grandkvante investis por starigi laboratoriojn en
universitato, por ke liaj teknikistoj faru eksperimentadon. Krome
li achetis domojn, por ke liaj laborantoj loghu kaj vivu komforte
kaj sendis ilin eksterlanden, por ke ili lernu modernan teknikon.
"Homo
estas grava richajho. Mi devas shuldi mian sukceson al la fakuloj
de mia kompanio," diris kun rideto He Yongfu. "Klientoj
estas dio kaj fakuloj -- subtenilo de la kompanio." Li prenas
ilin kiel sian valoregan richajhon.
Laboristoj
de lia kompanio diris al ni, ke He Yongfu amas ne nur talentulojn,
sed ankau chiujn laborantojn de la Zhijiang-a Silikono-kompanio.
"Li zorgas ne nur pri la administrado de la kompanio, sed ankau
pri nia vivo. Tion atestas diversaj manghajhoj bongustaj en nia
restoracio." En la kompanio oni trovas sin amata kaj felicha.
Ghi similas al granda familio, por kiu neniu membro avaras sian
amon."
|