Haier
estas fama marko en Chinio kaj ankau ghiaj ghenerala direktoro kaj
chefa ekzekutiva oficisto s-ro Zhang Ruimin estas multe atentata
de la publiko.
Zhang
naskighis la 5-an de januaro, 1949, en la urbo Laizhou, Shandong-provinco.
Li farighis magistro pri komerca administrado en la China Scienc-teknologia
Universitato. En 1984 li ekfunkciis kiel estro de la Ghenerala Fabriko
de Fridujoj, Qingdao, t.e. la antaua nomo de la nuna Haier-kompanio
(grupo). En la 17 jaroj sub lia gvido la fabriko, kiu deficitis
1.47 milionojn da juanoj, shanghighis en grandan kompanion (grupo)
kun 30 mil laboristoj. En 2001 la kompanio (grupo) havis vendovaloron
de 60.2 miliardoj da juanoj tra la tuta mondo. Nun en 1.5 tagoj
ghi inventas po unu novspecan varon kaj chiutage patentigas 1.8
inventojn. Kiel Zhang gvidis Haier al la mondo?
Modelo de
Haier
En
1984 Zhang Ruimin estis 35-jara. Tiujare li ekfunkciis kiel estro
de la Ghenerala Fabriko de Fridujoj. Tiam antau li estis lama produktolinio,
vico da malnovaj fabrikdomoj kaj 400 laboristoj, kiuj portempe ne
havis laboron. Fakte tiam en Chinio estis 100 fabrikoj de fridujoj
kun bona reputacio en la lando. En Chinio estis multe da samspecaj
varoj kaj la merkata konkurenco tre akra.
Zhang
decidis enkonduki avangardan produktan teknikon de ekstere. Li kolektis
teknikajn materialojn de pli ol 30 alilandaj fabrikoj, faris detalan
komparon kaj decidis enkonduki germanajn teknikon kaj ekipajhojn.
Krom tio li bene komprenis la gravecon de bonkvalitaj laboristoj
kaj administrantoj.
Post
sia transpreno de la posteno Zhang tuj decidis shanghi la koncepton
de la laboristoj. Li opiniis, ke por antauenpushi la entreprenon
unue oni devas shanghi la spiritan fizionomion de la homoj. La fabriko
produktis 76 fridujojn, kies kvalito ne atingis la difinitan normon.
Zhang organizis la laboristojn de la tuta fabriko por ilin pririgardi
kaj post tio li ordonis, ke la rektaj respondeculoj de tiuj fridujoj
persone frakasu ilin. Antau tiuj malbonkvalitaj fridujoj larmis
Haier-anoj. La martelado skuis chiujn laboristojn kaj avertis ilin
atenti la kvaliton de la produktajhoj. Post tio oni faris regulon:
"Kiu damaghos la reputacion de la fridujoj, la fabriko nuligos
ties salajron."
Zhang
kreis administran sistemon rigoran kaj sciencan, t.e. chiutage oni
devas plenumi sian taskon, kontroli ghin kaj levi sian nivelon en
la laboro. "Mi provis levi la tutan efikon de la entrepreno,
fari ghin la plej bona entrepreno kaj produkti plej bonkvalitajn
varojn," diris Zhang.
Tio
estas efika administra modelo, kies efiko farighis evidenta post nelonge.
En 1985 la de ghi produktitaj fridujoj vidighis en merkato, t.e. la
unuageneracia fridujo kun kvar steloj en Azio. Pro sia bona kvalito
kaj bona postvenda servo ili estas tre shatataj de la klientoj. En
1998 Haier akiris la unuan oran medalon en la historio de chinaj fridujoj.
Post tio la kompanio (grupo) ricevis honorojn unu post alia kaj dank'
al tio Haier farighis fama marko en Chinio kaj ghia produkta skalo
farighis pli kaj pli granda.
Eminentaj
laboristoj
Zhang
Ruimin opinias, ke por prosperigi la afeoron oni devas disvolvi
talenton de chiuj laboristoj. Li diris: "Char nia Haier havas
grandiozan planon, ni devas havi grandan animon kiel la vasta maro.
Ni devas ne nur varbi kapablajn personojn el la tuta lando, sed
ankau posedi mempurigan kapablon, por ke en tiu medio chiu funkciulo
povu levi sian kvaliton." Kun la entreprena spirito "labori
por la patrio kaj strebi al la plej bona kvalito" la laboristoj
de Haier montris senliman kapablon. Haier havas serion da labor-reguloj,
pro kiuj chiu funkciulo konas la valoron de si mem kaj aktive, devokonscie
faras kreivan laboron. Haier-anoj kredas, ke la plej bona administrado
kreas la plej bonkvalitajn laboristojn kaj la plej bonajn varojn.
Foje
laboristino Wang Linjie revenis hejmen post dejhoro. Subite shi
ekpensis, ke eble shi forgesis meti uz-indikon en iun fridujon.
Shi ege maltrankvilighis. Tamen estis malfrue kaj ne estis autobusoj
sur strato kaj plie shia hejmo estis malproksime de la fabriko.
Shi petis la patrinon akompani shin al la fabriko. Ili piediris
pli ol 40 minutojn kaj fine atingis la fabrikon. Kiam shi trovis,
ke la uz-indiko estas en la fridujo, shi revenis hejmen trankvile.
Iu el Chaozhou skribis al la kompanio (grupo) Haier por mendi lavmashinon.
En la dauro de malpli ol 7 tagoj nova lavmashino transportighis
de Qingdao al Kantono. Survoje de Kantono al Chaozhou la luita auto
perturbighis, tial vendisto de Haier surdorsigis la mashinon kaj
spite varmegan sunon piediris 2 kilometrojn kaj akurate portis ghin
al la mendanto. La aferoj ja estas bagatelaj, tamen montris, ke
la koncepto pri kvalito kaj servo jam enradikighis en la koro de
chiu laboristo de Haier. "Haier ne havas duaklasan varon. Ghi
havas la unuaklasajn varojn ekskluzive. Tio estas spirito de Haier.
Krei mondfaman
markon de Chinio
Samkiel
Bill Gates kaj lia Microsoft, simbolo de la nacia forto, epoko kaj
kulturo, ankau la entrepreno gvidata de Zhang Ruimin farighis reprezentanto
de la komerca kulturo de Chinio pro sia chiam pli grandighanta influo.
Por havi lokon en la internacia merkato Zhang akiris atestilon pri
bona kvalito de Usono, Germanio kaj aliaj 6 landoj kaj patentigis
sian markon en 102 landoj cele protekti sian proprieton de intelekto.
En 40 landoj kaj regionoj vidighas la signo de Haier en la china
lingvo kaj estas 587 specialaj vendejoj de Haier. La kompanio faras
bonkvalitajn varojn kaj donas eminentan servon, pro tio la Usona
Asocio pri Bonkvalita Servo donis al ghi grandan honoron.
Mi
persone spertis la bonan servon de Haier. Mi achetis varon de Haier.
Pro malgranda perturbo mi rete informis Haier pri tio, post nur
du horoj, Haier telefonis al mia kabineto kaj donis klaran eksplikon.
En la sekvanta tago mi ricevis retposhte demandon de Haier, chu
la perturbo malaperis au ne, kaj ghi montris deziron pri plikontakto.
Por
honori la eminentan administradon de Zhang Ruimin, en 2002 UN donis
al li la titolon de internacie eminenta entreprenisto kaj al la
kompanio (grupo) Haier tiun de la plej bona, internacie ekologi-sekura
entrepreno. Haier estas la unika entrepreno de hejmaj elektroaparatoj
en Azio, kiu ricevis kvin-stelan brilianton. Julie de 2002 la scienca
pintkunveno de la mondo donis al Zhang premion de la monda tekniko.
Zhang
vigligis la entreprenon per senforma kapitalo kaj per sia fama marko
kaj elstara administrado aneksis 6 entreprenojn, kiuj deficitis
295 milionojn da juanoj. Tiuj 6 entreprenoj gajnis profiton nur
post unu jaro, gvidate de Zhang. Nun Haier havas 98 entreprenojn,
kiuj havas striktajn rilatojn kun ghi, kaj 28 entreprenojn rekte
sub si. La sukcesaj anekso kaj unuigo de enlandaj entreprenoj ebligis
al Zhang suriri la podion de Harvard-universitato. Tie li prelegis
pri siaj konceptoj pri la entreprena administrado.
Haier
internacie
|