Unua-pagho >> Ekonomio >> Komerco kaj investo

 

 

 

 


Brila perspektivo de la vina merkato de Chinio

Fervora investado

de CHAI MI

     Char la vin-produktado de Chinio rapide disvolvighis, tial multe da alilandaj kapitaloj enkondukighis en tiun kampon. En la pasinta jaro la antauaj vinaj entreprenoj energie kolektis kapitalon kaj pliigis sian produktan skalon, ankau iuj aliaj entreprenoj sin entrudis en tiun kampon pere de acheto kaj anekso.

     En 2002 Hongkong-a kompanio (grupo) achetis iun vinan kompanion en Gansu-provinco kontrau 120 milionoj da Hongkongaj dolaroj kaj establis reton por vendado kaj sin ekokupis pri vin-produktado.

     Tiu grupo de Hongkong elkulturis vinberojn sur 1667 hektaroj da kampoj en Gansu kaj poste iom post iom triobligis la areon de vinber-kulturado. Dank' al daura aneksado ghi investis entute 300 milionojn da Hongkongaj dolaroj al vin-produktado.

     Estas menciinde, ke la loko, kie la supre menciita Hongkonga kompanio (grupo) energie kulturas vinberojn, estas ora zono por vinber-kulturado. Tie la sunlumo estas richa kaj pluvo malabunda kaj por kulturi vinberojn oni ne bezonas sterki la kampon. Pro senpolua produktado la de ghi produktita vino kun la marko "Sano" ekokupis grandan parton de la vina merkato.

China vino okupas 8 dekonojn de la vina merkato
Akra konkurenco