Zhangyu kaj iuj aliaj grandaj vinaj kompanioj elspezis multe por
fari reklamojn en la Centra Televizio por diskonigi siajn varojn.
Pere de la reklamoj oni rimarkis akran konkurencon de la vinaj entreprenoj.
Zhangyu, Granda Muro kaj Dinastioj chiuj trovighas en la orienta
parto de Chinio, sed la vinaj entreprenoj de la okcidenta parto
de Chinio rapide disvolvighis kaj ilia kreskado iagrade maltrankviligis
la orientajn. La okcidentaj entreprenoj havas superecon en la krudaj
materialoj, char la grundo de okcidenta Chinio estas tauga por kreskado
de vinberoj kaj tie la pluvo estas malabunda, dum sunlumo kaj aliaj
naturaj kondichoj estas taugaj por kresko de bonrasaj vinberoj kaj
fermentado de vino.
Fervora
investado
China
vino okupas 8 dekonojn de la vina merkato
|