Unua-pagho >> Ekonomio >> Komerco kaj investo

 

 

 

 


Novaj difinoj pri eksterlanda investado
al la ekstera komerco de Chinio

    La 2-an de marto oni ekpraktikis "La provizorajn regulojn por la eksterakomercaj kompanioj investitaj de Chinio kaj eksterlandanoj". La reguloj difinis, ke la alilandaj investantoj, kies jara valoro de komerco kun Chinio superas 30 milionojn da usonaj dolaroj en 3 jaroj kontinuaj, rajtas peti fondi eksterakomercan kompanion investitan kune de Chinio kaj eksterlandanoj en Chinio. Se ili volas fondi kompanion en la meza kaj okcidenta partoj de Chinio, do ilia jara valoro de komerco kun Chinio povas superi almenau 20 milionojn da usonaj dolaroj. La ekstera kapitalo povas konsistigi 25-49% en la kune investitaj kompanioj.

    Lau la reguloj la chinaj investantoj devas havi rajton de entreprenado de ekstera komerco kaj ilia import-eksporta valoro en 3 jaroj kontinuaj devas superi 30 milionojn da usonaj dolaroj, kaj se ili volas fondi kompanion en la meza kaj okcidenta partoj de Chinio, ilia import-eksporta valoro povas superi 20 milionojn da usonaj dolaroj, kaj la china kapitalo devas konsistigi almenau 51% en la kune investitaj kompanioj.

    Kompare kun la malnovaj difinoj publikigitaj en 1996, la nova multe reduktis la limigojn, por ke alilanda kapitalo facile eniru en la chinan eksterakomercan rondon, kaj la registrita kapitalo mallevighis de 100 milionoj da juanoj al 50 milionoj da juanoj, dum tiuj en la meza kaj okcidenta regionoj de Chinio al 30 milionoj da juanoj.

    Lau la antauaj difinoj alilandaj entreprenistoj povis investi nur en la Nova Distrikto de Pudong, Shanhajo, kaj la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Distrikto, sed nun en la tuta Chinio kaj krom tio Chinio donis privilegion al la meza kaj okcidenta partoj de Chinio tiuflanke.

    Por altiri pli da alilandaj investantoj al si, la china registaro donis al ili rajton eksporti siajn varojn kaj importi mashinojn kaj krudmaterialojn bezonatajn de ili mem. Krom tio la eksterakomercaj kaj investaj kompanioj investataj de alilandaj entreprenistoj, produktaj entreprenoj, kies jara eksporta valoro estas pli ol 10 milionoj da usonaj dolaroj, kaj entreprenoj en doganliberaj distriktoj, komercejoj kaj institutoj investataj de alilandaj entreprenistoj povas fari eksporta-importajn kaj iujn eksterakomercajn operaciojn post sankcio de la china registaro.

    Lau la promesoj faritaj de Chinio che ghia membrigho al la Monda Komerca Organizo, en la venontaj 3 jaroj chiuj entreprenoj investitaj de alilandaj entreprenistoj havos rajton importi kaj eksporti varojn. La novaj reguloj estas utilaj por Chinio pligrandigi la importan kaj eksportan komercadon kaj altiri alilandan kapitalon.

Rilata artikolo:
Ekstera komerco de Chinio en 2002