Unua-pagho >> Ekonomio >> Komerco kaj investo

 

 

 

 


Ekstera komerco de Chinio en 2002

de CHEN TIAN

    En Yiwu de Zhejiang-provinco vi povas audi vochojn en dekoj da lingvoj, vidi homojn de malsamaj hautkoloroj kaj ghui tre diversajn frandajhojn de diversaj lokoj de la mondo.

    "Yiwu estas tre granda merkato, kie vi facile trovas bezonatajn varojn en kvanto granda au malgranda, kaj la prezo estas malalta," diris araba komercisto.

    Nun en Yiwu viglas pli ol 3000 komercistoj el 40 landoj, kaj duono de ili venis de la Unuighintaj Arabaj Emirlandoj, Egiptio kaj Jemeno. Tiuj Mez-Orientaj komercistoj jam starigis en Yiwu Araban Vilaghon.

    Prospera komercado de malgranda urbo Yiwu reflektas la staton de la ekonomio de la tuta Chinio. En 2002 la importa kaj eksporta valoro de Chinio superis 620 miliardojn da usonaj dolaroj kaj kreskis je 21 %, okupante la 5-an lokon en la mondo. Kaj tiu de alilandaj entreprenoj en Chinio konsistigis 53%. Krome en la eksportado produktajhoj de alta teknologio multe kreskis, ke eksportado de altteknologiaj produktajhoj de Chinio en la unuaj tri trimestroj de 2002 kreskis je 45.7% kompare kun tiu de sama periodo de 2001.

    En 2002 Chinio altiris 50 miliardojn da usonaj dolaroj el eksterlando. Antaue fremdlandaj komercistoj investis chefe ordinaran manufakturadon, kaj nun ili turnis la investon al baza industrio, fundamentaj instalajhoj kaj nova alta teknologio, kaj precipe en la lastaj jaroj jam al integra cirkvito, komputoro, informadikaj produktajhoj k.a. altteknologiaj programoj. En la lastaj 2 jaroj altteknologiaj entreprenoj de Chinio altiris investon je 50% pli multe ol en la pasinteco. La kontinuan kreskon de altirita fremda kapitalo oni atribuas al aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo, ke tio liveris novan spacon por la disvolvigho de ekstera ekonomio de Chinio. Kaj aliflanke tion oni shuldas al pluapasha profundigho de reformado de ekonomia sistemo, kiu ebligis al la neshtataj entreprenoj kaj altteknologiaj entreprenoj havi rajton rekte kontaktighi kun la internacia merkato kaj donis novan vivforton al disvolvigho de ekstera komerco. Kaj trie, pluapasha kompletigho de politiko liveris pli bonajn kondichojn por la disvolvigho de ekstera komerco, kaj rapidighis la impostoredukto de eksporto kaj doganeja procedo.

Rilata artikolo:
Yiwu, la plej granda bazaro en Chinio