La Chiela Lago estas la plej vidinda loko en la turisma regiono
de Changbai-monto. Ghi estas la plej granda vulkana lago formita
de vulkana erupcio kaj de ghi fontas la riveroj Songhua, Tumen kaj
Yalu. Ghia surfaco trovighas en la loko kun absoluta alto de 2150
metroj, tial ghi estas nomata Chiela Lago.
La
lago havas ovalan surfacon kaj perimetras 13 kilometrojn. Ghia areo
estas 10 kvadrataj kilometroj, kaj en ghi konservighas 2 miliardoj
da kubmetroj da akvo. Ghia meznombra profundo estas 204 metroj.
Kaj la plej granda profundeco estas 373 metroj. La akvo de la lago
devenas de atmosfera precipitajho kaj subtera fonto. Vetero che
la lago estas kaprica, ke rapide alternas sereneco, pluvego kaj
hajlado. Nebulo ofte vualas la lagon, kaj oni vidas ghin nur en
triona tempo de la tuta jaro. La lago, chirkauita de 16 montpintoj
kaj mistere vualita, aspektas kiel giganta smeraldo.
La Chiela Lago altiras vizitantojn ankau per "monstro en akvo".
Miloj da homoj diris, ke ili vidis monstron en la lago. Ili diris,
ke la monstro similas al bovo, hundo au lutro. Sed iuj opiniis,
ke tio estas nur pumiko. Iuj fotis kaj videoregistris ghin, sed
ne povis konvinki, ke tio estas monstro. Fakte chirkau la lago nenia
vegetalo kreskas, kaj en la akvo trovighas malmulte da organika
substanco kaj planktono, kio kredigas, ke granda animalo ne povas
vivi en la lago. Malgrau tio la lago altiras al si pli kaj pli da
vizitantoj.
Changbai-akvofalo
Termofonto
de Changbai-monto
|