Che Changbai-monto estas multe da termofontoj kaj mineralaj fontoj.
900 metrojn norde de Changbai-akvofalo shprucas dekkelke da gejseroj.
La flukvanto, temperaturo kaj kvalito de la termofontoj estas senshanghaj
tra la tuta jaro. Changbai-monto ofte erupciis kaj detruis multajn
arbarojn, sed ghi kompensis per multe da termofontoj. Parto de la
atmosfera precipitajho de Changbai-monto farighis fonto de la tri
riveroj, kaj la cetera penetris en la teron kaj varmighis de subtera
termo. Premate de stratumo, la akvo elshprucis el fendoj kaj faulto
de la terkrusto kaj formis termofontojn.
Akvo
de la termofontoj de Changbai-moto entenas abundon da mineraloj,
kaj bano en tia akvo estas agrabla kaj saniga. Che la termofontoj
servas 4 sanatorioj. Estas vere granda ghuo banighi en termofonto
post laciga ekskurso.
La
Chiela Lago
Changbai-akvofalo
|