Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 


Kion vi povas fari kun
100 euroj en Pekino?

    Pekino estas la chefurbo de Chinio kaj unu el la charmaj metropoloj en orienta Azio. En la lastaj jaroj pli kaj pli da okcidentanoj vizitis Pekinon, kiu farighis fenestro de diverslandaj amikoj por koni Chinion. Por faciligi al ili loghadon, manghadon, achetadon kaj turismon en la urbo pekinanoj ne nur plibonigas turismajn instalajhojn, sed ankau donas diversajn bonajn servojn.

    Kiom da aferoj vi povas fari kun 100 euroj en Pekino? Nun vi vojaghu al Pekino kun 100 euroj...

    Post via atingo de la Pekina Internacia Flughaveno vi unue bezonas monshanghon. En la flughaveno estas gicheto por monshangho, kie 100 euroj egalas ch. 900 juanojn (RMB). La Banko de Chinio kaj monshanghejo de hoteloj donas rilatan servon je simila tarifo.

    Forlasinte la flughavenon, vi povas facile preni taksion au navedan buson en chiu 20-a minuto. En Pekino trovighas 3 specoj de taksioj postulantaj respektive 0.13 , 0.17 kaj 0.22 euro por chiu kilometro, kaj la prezoj estas indikitaj sur fenestro de la taksioj. Inter la flughaveno kaj Sanyuan-ponto estas rapida shoseo de 18 kilometroj, tra kiu oni devas pagi ch. 1 euro. Por atingi nian kongresejon por 2004 au najbarajn hotelojn oni devas pagi ch. 5 eurojn por taksio kaj 2 eurojn por naveda buso. Lau la linio de flughavena naveda buso estas haltejoj che lokoj, kie oni povas shanghi la buson au trovi staciojn de subtera fervojo. Por ordinara buso oni pagas ch.0.15 euro kaj por la klimatizita 0.22-1euron. En Pekino trovighas 2 linioj de subteraj fervojoj, ronda kaj rekta. En la stacioj Fuxingmen kaj Jianguomen krucighas la 2 linioj kaj la veturkosto estas 0.33 euro por chiu pasaghero. En Xizhimen-stacio oni povas disponi metroon kaj la veturkosto estas 0.5 euro.

    En Pekino pli ol 500 hoteloj servas al alilandanoj. Wangfu-hotelo kaj Guibinlou-hotelo apartenas al la hoteloj de 5 steloj, kiuj havas luksajn instalajhojn kaj donas bonan servon kaj kie oni devas pagi ch. 70-80 eurojn por unu lito en norma chambro por unu nokto, en Xindadu-hotelo de 4 steloj 40-70 eurojn kaj en Debao-hotelo de 3 steloj 20-40 eurojn.

    Tiuj hoteloj donas senpagan matenmanghon, kaj en famaj restoracioj oni povas ghui tradician matenmanghon (ch. 1 euro). En la fama Quanjude-restoracio oni povas manghi rostitan pekinan anason kontrau ch. 15 euroj kaj ankau en Donglaishun-restoracio brogitan shafajon kontrau ch. 15 euroj. En Pekino oni povas trovi diversnivelajn kaj diversgustajn restoraciojn. Kompreneble chie en la urbo trovighas mondfamaj chenrapidmanghejoj: McDonalds kaj chenkokajh-fritejo KFC, kie oni povas manghi burgeron (1 euro); krome oni povas ghui japanajn manghajhojn en rotacia restoracio (pli ol 10 euroj por unu persono), frandi korestilan rostitan viandon (pli ol 10 euroj por unu persono) kaj brazilstilan rostitan viandon (pli ol 5 euroj por unu persono). Fakte en memserva restoracio oni povas ghui ne nur chinstilajn manghajhojn, sed ankau okcidentstilajn kukojn ( 6-15 euroj por unu persono). Vespere oni povas au ghui teon en china tetrinkejo legante kaj babilante ( 1-10 euroj), au malstrechighi en bufedejo kaj kafejo (prezo de taso da kafo: 1-10 euroj; prezo de ladskatolo da biero: 0.5-5 euroj).

    Achetado estas alia grava parto de vizito en Pekino. En Pekino trovighas pluraj prosperaj komercaj stratoj kaj famaj magazenoj, ekz. la stratoj Wangfujing, Xidan kaj Qianmen kaj la magazenoj Xindong'an, Chang'an kaj Landao. La butikuma tempo dauras somere de 9:00 ghis 21:00 au 22:00. Tie oni povas acheti lokajn produktajhojn, ekz. klozoneajhoj (50-500 euroj por unu) kaj silkaj vestoj (10-200 euroj por unu).

    Krome oni trovas en Pekino ankau multajn amuzejojn kaj sportejojn, ekz. naghejo (3-10 euroj por unu persono) kaj bovling-ludejo (1-10 euroj por unu fojo). Chiusemajne okazas koncerto en la Pekina Koncertejo au Baoli-domego (prezo: 10-100 euroj por unu persono). En la Pekina Teatro en china stilo oni povas ghui la pekinan operon (prezo: 10-80 euroj).

    Menciindas, ke por faciligi telekomunikon de alilandaj turistoj en Pekino, hoteloj servas al ili per la telefonaj lineoj IDD (al aliaj landoj kaj regionoj) kaj DDD (al diversaj lokoj de Chinio), kaj tristelaj kaj pli luksaj hoteloj postulas servokoston je 10% kaj kvarstelaj kaj kvinstelaj hoteloj je 15%. Chie en Pekino trovighas telefonbudoj funkciigataj per aparta IC-karto, kiu estas achetebla en la Telekomunika Servocentro kontrau 3.4, 5.6, 11.1 euroj. En Chinio la sendokosto por unu letero estas 0.09 euro, sed por sendi leteron al aliaj landoj oni devas pagi laudistance.

    Prezo de chiutagaj vivbezonajhoj:

kokakolo 0.38 - 1 euro
minerala akvo 0.11 - 0.33 euro
tujspagetoj 0.16-0.55 euro
china biero 0.22-0.55 euro
importita biero 0.55-1 euro