Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 

 

 

 



Turismo en akvolando de Chinio

de JIANG NAN

    La itinero "turismo en akvolando de Chinio" estas proponita de la China Shtata Turisma Buroo. La itinero etendighas pli ol 300 km tra urboj che Yangzi-rivero kaj Granda Kanalo en la delto de Yangzi, sudorienta Chinio. Tie trovighas multe da vidindajhoj kaj facilas trafiko.

NANKINO

    Nankino estas unu el la famaj antikvaj chefurboj de Chinio. En la urbo Qinhuai-rivero estas plej gustoplena vizitindajho. Ghi fluas 5 km tra la urbo. De antikve komercistoj kolektighas ambauborde. En festotaga nokto boatoj kun lumantaj lanternoj formas "fajrdrakon". Turistoj povas ne nur vidi tie stratajn konstruajhojn kun stilo de Ming- kaj Qing-dinastioj, sed ankau en boato auskulti lokan operon, rigardi lantenojn kaj manghi lokajn etmanghajhojn.

    Krome trovighas Xuanwu-lago, Mochou-lago, urbomuro de Ming-dinastio kaj mauzoleo de Zhu Yuanzhang, la unua imperiestro de Ming-dinastio, en 14-a jarcento.

YANGZHOU
    Je 95 km nordoriente de Nankino situas alia urbo -- Yangzhou, kie trovighas multe da temploj kaj ghardenoj.

    Nordokcidente de la urbo sur la Shugang-monto estas Daming-templo, kie Jianzhen, fama bonzo de Tang-dinastio, kiu 7 fojojn vizitis Japanion, loghis kaj prelegis.

    Shouxi-lago antau 1800 jaroj jam farighis fama vidindajho. Nun che la lago oni konstruis belajn domojn kun china ghardena stilo. Domoj, kioskoj, arboj kaj floroj formas belan bildon. Precipe en nokto la 15 arkajhoj de Yuning-ponto reflektas po unu lunon.

ZHENJIANG

    Zhenjiang estas fama antikva urbo de Chinio kun montoj Jinshan, Jiaoshan kaj Beigu kiel chefaj vidindajhoj.

    Jingshan-monto situas en nordokcidento de la urbo kaj altas je 44 metroj. Pri ghi cirkulis la amrakonto "Akvo inundas Jinshan-monton".

SUZHOU, WUXI KAJ CHANGZHOU

    Suzhou, Wuxi kaj Changzhou estas aliaj tri urboj che la itinero, apudas au proksimas al Taihu-lago.

    Yancheng de Changzhou estas la plej antikva kaj bone konservita fortreso en Chinio. Ghi konstruighis en la Okcidenta Zhou-dinastio (11- 7-a jarcento a.K).

    Wuxi distancas de Changzhou je 30 kilometroj. La Granda Kanalo pasas tra la urbo, kiu havas famajn vidindajhojn, ekz. Sanshan, Umeo-ghardeno kaj Liyuan-ghardeno.

    Umeo-ghardeno sidas che Taihu-lago. Tie oni kulturas pli ol 3500 ume-arbojn de ch 40 specoj. Se vi vizitas la ghardenon en printempo, vi povas ghui ghian belan pejzaghon.

    Suzhou famas pro siaj ghardenoj. Zhuozheng-ghardeno estas tipa en Suzhou-aj ghardenoj. En Ming-dinastio (1368-1644) ghi konstruighis che akvo en simpla kaj eleganta stilo.

TRI URBOJ EN ZHEJIANG-PROVINCO

    Veturinte 194 km suden de Suzhou per trajno au vaporshipo lau la Granda Kanalo, oni atingas urbon Jiaxing de Zhejiang-provinco.

    Jiaxing havas elegantan Nanhu-lagon kaj tie oni povas rigardi grandiozan tajdon de Qiantang-rivero en Haining-gubernio.

    Hangzhou, chefurbo de Zhejiang-provinco, havas belajn mondfamajn pejzaghojn. Tie trovighas montoj, akvo, grotoj, fontoj, ghardenoj, arbaroj kaj antikvaj konstruajhoj. La pitoreska Okcidenta Lago havas areon de 49 kvadrataj kilometroj kaj 60 vindindajhojn. Lingyin-templo, unu el la famaj antikvaj temploj en Chinio, konstruighis en 326. Estas mirinde, ke en la templo trovighas statuo de Shakjamunio kun alteco de 19.6 metroj.

    Krome Hangzhou produktas silkajn ombrelojn, silkon, ventumilojn kaj Longjing-teon. Tie konstruighis la China Teo- muzeo, kiu prezentas la historion kaj kulturon de china teo.

    Shaoxing 60 km for de Hangzhou estas finstacio de la itinero. La urbo estas ne granda kaj la popolo estas simpla. En la urbo oni povas vidi tipan vilaghan pejzaghon, ekz. strato el shtonaj platoj, hejmoj sur rivero kaj araneajhe krucighantaj shtonaj pontoj.

    Shaoxing-vino kun bonodoro havas reputacion en Chinio.

    Lusin (1881-1936), fama china verkisto, naskighis tie.