Kiam
nia vojagho por serchi Shangrila baldau finighos, ni venis al la
paralelejo de la tri riveroj. Je la unua vido mi estis fascinita
de la imponeco de la kanjono Tigro-salto.
La
kanjono, 107 km sudoriente de Zhongdian, faras miraklan pejzaghon
sur Jinsha-rivero, kiu en tiu parto estas krampita de la neghmontoj
Yulong kaj Haba. Geologia materialo diras, ke la kanjono formighis
pro tio, ke Yulong-neghmonto grandskale altighis dum la rivero Jinsha
forte mallevighis. En la centro de la plej mallargha parto de la
rivero elstaras granda roko pli ol dek metrojn alta, al ghi la fluo
sin jhetas tondrante. Rakonto diras, ke helpe de la roko tigro transsaltis
la kanjonon, tial ghi ricevis la nomon Tigro-salto. La kanjono,
16 km longa, dividighis en tri partojn, nome la supran, mezan kaj
malsupran. La diferenco de akvoniveloj inter la partoj supra kaj
malsupra estas 214 metroj, kaj tiu de la marniveloj inter la kanjono
kaj la pinto de la neghmontoj estas 3900 metroj.
Ni
malsupreniris lau shtona vojeto, kiu antaue estis uzata de karavanoj
komercantaj pri teo kaj chevalo inter Tibeto kaj landinterno. Survoje
ni ja renkontis karavanon, por iri kiel eble plej proksime al la
rivero ni devis malsuprenighi lau rokoj. Mi strikte altenighis sur
rokoj kaj atente movis mian korpon. Post penado fine mi rajdis sur
roko proksima de la roko menciita en la supra alineo. Sub mi ondoj
alte levighis tondrante, kvazau la tero tremus. Mi stringis ghin
per la gamboj, kaj la pantalono tute malsekighis de akvo. Mia koro
forte batis, kaj kun okuloj malfermitaj mi ne kuraghis movi min.
Post kelkaj minutoj mi trankvilighis kaj elprenis fotilon el mia
sako. Kun unu mano firme kaptanta la rokon mi ekfotis per la alia.
Mi povis diri, ke shajne mi ne fotis, sed spertis spektaklon kun
animskua imponeco per mia vivo.
Revenu
|