Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 


Piediro lau la kanjono Tigro-salto

de Yanqi
    Jinsha-rivero, supra parto de Yangzi-rivero, fontas de Geladandong-neghmonto kaj, kiam ghi fluas al la loko Tigro-salto, ghi estas barita de Yulong- kaj Haba-neghmontoj. La kvieta rivero tuj farighis furioze kaj per lavanga potenco trabatis por si la vojon inter la du montoj, kaj tiel formighis kanjono kun longeco de 17 kilometroj kaj akvofalo de 200 metroj. La elirejo de la malsupra parto de la kanjono Tigro-salto havas absolutan altecon de malpli ol 1600 metroj, sed en ghiaj ambau flankoj staras Yulong-neghmonto 5596 metrojn super la marnivelo kaj Haba-neghmonto 5396 metrojn super la marnivelo. La kanjono havas mezan profundecon de pli ol 3000 metroj kaj iuloke ech 3900 metrojn kaj estas unu el la plej profundaj kanjonoj en la mondo. Post lancho de "Ekspedicia drivo lau Yangzi-rivero" en 1986 la kanjono Tigro-salto farighis shatata turisma loko. Laudire la turistoj el aliaj landoj estas pli multe ol tiuj de Chinio.

Konatigho kun la kanjono en pluva sezono

    En pluvo mi vizitis la kanjonon.

    En la komenco de septembro mi eniris en la kanjonon Tigro-salto. Mi piediris sur shoseo lau la norda flanko de la kanjono malgrau ghia tershovigho. La tershovigho tamen ne gravis, ech jhipoj kun turistoj povis trapasi. Tie mi ne trovis diferencon inter la torenta Jinsha-rivero kaj aliaj riveroj.

    Ju pli mi proksimighis al la supra parto de la kanjono, des pli la kanjono malvastighis kaj des pli grandan bruon la rivero audigis. Mi malsupreniris lau shtupoj al bordo de la rivero kaj forte skuighis de la torenta akvo de la rivero. La rivero tie abrupte shrumpis de pli ol 100 metroj al iom pli ol 30 metroj. La akvo de la rivero frapis rifojn kaj levis ondegojn, kiuj surdigis la orelojn. Foje en butiko mi vidis foton pri la kanjono Tigro-salto, kie la akvo de la rivero estas verda, granda shtono kushas en la mezo de la rivero kaj la fluo ne estas tiom impona. Pro pluva sezono la rivero malklara aspektis kiel la Flava Rivero kaj ondegoj ech inundis grandan shtonon en la rivero. Starante sur la altano che la bordo de la rivero, mi sentis min malgranda en granda naturo kaj estis plezuro por mi forgesi chagrenon de urbo.

Danghero

    Reveninte la shoseon kaj irante al la meza parto de la kanjono, mi estis terurita de tershovigho en pluva sezono. La vojo farighis malebena. La pluvo el la deklivo de Haba-neghmonto formis malgrandan akvofalon kun shlimo, kiu lau la vojeto fluis en Jinsha-riveron. La vojo farighis kota pro la akvofalo kaj miajn piedojn. Grandaj shtonoj baris en la mezo de la vojo. Je ajna malatento oni facile enfalus en la riveron. La enfalintaj gruzoj ofte minacis nin. Subite mi audis bruegon, kaj antau mi falis granda shtono de monta deklivo. La gruzoj kun polvo enfalis kaj shtonegoj skuighis sur la vojeto kaj iris en Jinsha-riveron. La terura spektaklo gapigis min kaj ripete aperis en mia memoro.

Amikeco

    Post 3 horoj, transirinte monton, mi atingis la mezan parton de la kanjono kaj vidis kelkajn kabanojn, kies mastro estas instruisto Zhang de elementa lernejo Hetaoyuan. Li, fama en la loko, konstruis en 2 jaroj vojeton kondukantan al la meza kanjono plena de danghero. La piedirantaj turistoj povas manghi, ripozi kaj loghi en lia domo. Liaj gastamaj familianoj senpage servis la turistojn, kiuj tamen donis monon au donacon por danki ilin.

    Trinkinte akvon che instruisto Zhang, mi manghis freshajn maizspikojn kaj iris al la meza kanjono Tigro-salto lau la vojeto. La vojeto estas kruta kaj la dangherajn lokojn oni garnis per dratoj. Post duona horo mi atingis la bordon de la rivero, kie oni povas vidi pli majestan pejzaghon ol en la supra kanjono. Rigardante alten, mi vidis nur malvastan fendon, che kies ambau flankoj estas krutajhoj. En la surdiga bruo de la akvo mi kviete meditis, sidante sur granda shtono.

    Reveninte Pekinon, mi ofte memoris la profundan kanjonon Tigro-salto. Piediro lau Tigro-salto en pluva sezono pensigis min, tamen oni povas percepti la grandecon de Tigro-salto nur en ghia meza parto, kaj la sperto estas malfacile akirebla. En la naturo mi sentis min malgranda kaj liberighis de chiaj malagrablajhoj en mia chiutaga vivo.

En la kanjono Tigro-salto

Revenu