Jiangyou
estas pitoreska historia kultura urbo situanta en la nordo de Sichuan-provinco.
En tiu bela loko naskighis la granda china poeto Li Bai.
La
22-26-an de septembro de 2001 en Jiangyou oni okazigis aktivadon
por festi la 1300-an datrevenon de lia naskigho. Multaj erudiciuloj,
fakuloj, famaj aktoroj kaj turistoj venis al la loko por cheesti
la aktivadon.
Li
Bai (701-762), alinome Li Taibai, naskighis en Tang-dinastio. Dum
sia vivo de 61 jaroj li verkis multajn poemojn, kiuj estas rigardataj
kiel gemoj en la china literatura trezorejo. Lia patro estis alte
klerigita en literaturo kaj la bona familia deveno kaj socia medio
influis lin. En sia knabeco li jam montris geniecon en literaturo.
En la juneco li shatis skermadon kaj muzikilludadon. Tiuj hobioj
richigis lian vivon kaj sciojn.
Jiangyou
nutris la poeton kaj la lokanoj bone koservas lian domon kaj regule
kultas lin. Oni restarigis pli ol 30 ruinojn rilate liajn naskighon,
lernadon, pentradon, versoverkadon k.a.
Dum
la aktivado la Muzeo de Li Bai unuafoje eksponis milojn da aktikvajhoj,
belaj shtonoj, kaligrafajhoj kaj pentrajhoj de famuloj en la historio.
En la unua tago de eksponado pli ol 3000 homoj vizitis la muzeon.
En nebula pluvo, ghuante muzikon de antikva muzikilo, la vizitantoj
pririgardis la verkojn de famuloj kaj estis profunde infektitaj
de la densa kultura atmosfero.
Inauguro
de monumento de Stelearo de Taibai pushis la aktivadon al la kulmino.
Chi-jare Sichuan-provinco kaj Jiangyou pagis 50 milionojn da juanoj
por konstrui la Stelearon de Taibai. En la areo de 20 hektaroj staras
1500 steleoj dividitaj en 5 kategoriojn lau la stiloj de la poemoj
de Li Bai.
1300
jaroj pasis post la 701-a jaro, en kiu naskighis Li Bai. Grandaj
shanghighoj okazis al Jiangyou, ke ghi jam farighis nova industria
kaj turisma urbo.
Surbaze
de abundo da richfontoj, la popolo de Jiangyou starigis la industrian
sistemon kun metalurgio, fuelo, mashinfarado, kemiindustrio kaj
tekstilado kiel la chefaj punktoj. Krome, en Jiangyou funkcias termoelektrejo
plej granda en la sudokcidento de Chinio. La pokapa jara enspezo
de la urbanoj atingis 6150 juanojn (8.3 juanoj = 1 usona dolaro).
Samtempe Jiangyou estas unu el la 100 urboj kun plej bona financo.
Jiangyou
havas ne nur abundon da produktajhoj, sed ankau multajn pitoreskejojn.
En Jiangyou estas tri provincnivelaj pitoreskejoj inkluzive de Doutuan-monto.
Krome ghi estas nepra trapasejo al la pitoreskejo Jiuzhaigou, enlistigita
de Unesko kiel monda natura heredajho. En la unuaj 7 monatoj de
2001 jam miliono da homoj vizitis Jiangyou.
La
monto Doutuan en Sichuna
|