La
fama monto Doutuan en Sichuan-provinco havas 3 pintojn apikajn,
kvazau hakitajn. Sur la montpintoj estas imponaj konstruajhoj kaj
la montpintoj estas interligitaj per feraj chenoj. La bonzoj sur
la montoj chiutage iras sur ili dum multaj generacioj kaj irado
sur ili farighis mirakla spektaklo de Sichuan.
Doutuan-monto
situas en la sudokcidenta parto de Jiangyou de Sichuan-provinco.
Kiam okazas foiro, la monto estas vizitata de multaj pilgrimantoj
kaj turistoj. Ili plenigas la montvojon el mil shtupoj. Che la supra
ekstremo de la vojo estas Lingyan-templo. Ambauflanke de la fronta
pordo de la templo staraspo unu gisfera flagstango. La templo estis
konstruita en la 1180-a jaro. En la templo estas turnebla okangula
bretaro por sutroj. Ghi estas landnivela protektata historia restajho.
La bretaro estas nigra kun ora ornamo. Ghi altas dekkelke da metroj
kaj ghia diametro estas 8 metroj. Sur la bretaro staras statuoj
de pli ol 200 famaj taoistoj en longa robo kun larghaj manikoj.
La bretaro estas farita el ligino. Malgrau brulegoj pro milito en
pli ol 900 jaroj, la bretaro restas sendifekta. Vere miraklo! Ghi
estas la plej malnova kaj plej granda inter la samspeculoj. Ghi
estas ankau la plej antikva konstruajho de Doutuan-monto.
Pli
supre de la templo estas la montpinto de Toutuan. Rigardante chirkauen,
oni vidas senliman kamparon kaj belajn pejzaghojn. Krome tie oni
povas vidi ankau alian spektaklon - irado sur fera cheno en alta
aero. Viro en flava vesto ekvilibre saltas sur la feran chenon.
Li malrapide levas la maldekstran piedon, kunmetas la manplatojn
kaj staras sur la dekstra piedo sur la cheno dika kiel dika fingro
de homo. Vento siblas kaj lia vesto tremas. Sed la viro kun rideto
senmove staras sur la cheno. Subite li renversas sin kun la kapo
malsupre kaj unu piedo krochita sur la cheno, dum la brakoj etenditaj.
Chiuj rigardantoj estas surprizitaj de lia prezentado.
Sur
Doutuan-monto kreskas blankshelaj pinoj: Iliaj blankaj sheloj similas
al skvamaro de fisho kaj trembrilas en sunradioj. Ili kreskas sur
roko kaj enradikighas en rokfendoj. Malgrau manko de akvo kaj sterko,
ili kreskas prospere kaj havas grandan kronon.
La
hejmloko de Li Bai
|