Se
oni diras, ke la Flava Rivero estas lulilo de la antikva china civilizacio
kaj de la china nacio, do Zhengzhou estas unu el la lokoj, kiuj
plej frue vidis la auroron de la china civilizacio. Ghi estas ankau
unu el la lokoj, plej frue kaj koncentre loghataj de la china nacio.
Legendo diras, ke Huangdi, praptro de la china nacio, naskighis
en Xinzheng de Zhengzhou, tial la malnova loghejo de Huangdi farighis
loko multe vizitata de chinoj.
Historiaj
dokumentoj diras, ke Shang-dinastio anstatauis Xia kaj regis sur
la china teritorio inter la 16-a jc. kaj 11-a jc. a.K. Henan estis
centra tereno de Shang-dinastio, kiu 7-foje translokis sian chefurbon
kaj iafoje ankau prenis la nunan Zhengzhou kiel sian chefurbon.
Tiam Zhengzhou nomighis Ao kun bone evoluintaj bronzfanda tekniko
kaj ceramiko. La tie elterigita ceramika vazo blue glazurita estas
la plej antikva ceramikajho de Chinio.
Antau
3500 jaroj Zhengzhou estis chefurbo de Shang-dinastio, kaj post
tio prenis ghin kiel chefurbon 5 regnoj: Xia, Shang, Guan, Zheng
kaj Han. En la sekvantaj dinastioj Sui, Tang, la Kvin Dinastioj
kaj Dek Regnoj, Song, Jin, Yuan, Ming kaj Qing ghi funkciis kiel
chefurbo de prefektujoj. En 583 ghi ricevis la nunan nomon.
Revenu
|