La
Flava Rivero estas patrina rivero de Chinio.
Zhengzhou,
sude de la rivero, ne nur havas abundon da historiaj objektoj, sed
ankau estas moderna chefurbo de Henan-provinco.
La
urbo kun 6.316 milionoj da loghantoj situas meze de Chinio. Ghi
kovras areon de 7446.2 kvadrataj kilometroj, el kiuj la urbaj kvartaloj
estas 1013.3. Zhengzhou estas unu el la 7 autovojaj nodoj de la
lando. Tie funkcias la plej granda klasifikejo de Azio kaj la plej
granda pasaghera fervoja stacio de Chinio. Zhengzhou estas ankau
unu el la plej grandaj grenaj bazoj de Chinio. Ghi, kiel tekstilajha,
metalurgia kaj konstru-materiala bazo de Chinio, ludas grandan rolon
en la china ekonomio.
|