En
1928 chinaj arkeologoj malkovris ruinon kun multe da historiaj objektoj
de Yin-dinastio en Xiaotun de Anyang, Henan-provinco. Tiam iuj opiniis,
ke tio estas la plej frua china civilizacio. Sendube,
la historiaj objektoj de Xiaotun vere montras brilan civilizacion
bone evoluintan, tial fama china arkeologo Xia Nai diris, ke se
tio estus naskigho de la china civilizacio, tio similus al Laozi
en legendo, kiu ekhavis blankan barbon jam che sia naskigho. Tamen
aliaj opiniis, ke antau la kulturo de Yin-dinastio Chinio devas
havi pli antikvan kaj pli primitivan historian periodon, sed tio
estis nur rezono pro manko de atesto.
En
1951 instruisto de elementa lernejo Han Weizhou hazarde trovis ceramikajn
pecojn, shtonajn ilojn kaj augurajn ostojn en Erligang de Zhengzhou.
Li opiniis, ke tie estas neolitika ruino. Tion tamen neis arkeologoj
post ekzameno. La grandnombraj elterigitaj objektoj montris, ke
ili havas la trajtojn de civilizacio, t.e. urbo, skriblingvo kaj
bronzajhoj. La prifosado mirigis la arkeologojn, ke preskau chie
en la urbo Zhengzhou trovighas restajhoj de Shang-dinastio. La urbo
areis ch. 6.25 kvadratajn kilometrojn. Tie estis multaj ramitaj
terasoj kaj vidighas ruino de impona palaco. Krom tio, oni trovis
ankau metiejojn de kuprofandado kaj ostoprilaborado kaj bakujon
de ceramikajhoj. La elterigitaj bronzajhoj kaj ceramikajhoj kun
belaj strioj montras artajn trajtojn de Shang-dinastio. Fakuloj
diris, ke Erligang-kulturo apartenas al la civilizacio de Shang-dinastio.
En
la 70-aj jaroj de la 20-a jc. alia arkeologia eltrovo faris sensacion
en Chinio: La kulturo de Cishan kaj Peiligang antau 5.7 mil - 6
mil jaroj estis trovita. Ghi apartenas al neolitika kulturo. Arkeologoj
diris, ke antau 10 mil jaroj pro varmigho de la klimato kaj degelo
de glaciriveroj la homoj forlasis montojn kaj sin direktis al ebenajhoj
kaj valoj. Tiam la homoj eksciis terkulturon kaj brutobredadon kaj
eniris el barbareco en civilizacion. La eltrovo de Peiligang-kulturo
pruvis, ke la civilizacia historio de Zhengzhou havas 8 mil jarojn.
La
grandnombraj arkeologiaj eltrovoj montris, ke la ekonomia aktivado
en la periodo de Peiligang-kulturo estis chefe terkulturado. Oni
elterigis shtonajn hakilojn, shovelilojn, tranchilojn kaj falchilojn.
Tiuj akraj shtonajhoj montris, ke tiam agrikulturo jam atingis certan
nivelon en sia disvolvigho. Oni trovis ankau grenajn prilaborilojn,
kiaj shtonaj muelilo kaj bastono. El tio oni scias, ke tiam oni
kulturis chefe milion. Krom tio oni elterigis ankau shtonajn kuglojn,
jujubkernojn, juglandojn kaj skeletojn de porkoj kaj kaproj. De
tio oni scias, ke la loghantoj tiam jam komencis chasi bestojn,
kolekti vegetajhojn kaj bredi brutojn. La ruinoj de restadejoj kaj
ceramikaj bakujoj montras, ke tiam aperis vilagho kaj oni komencis
fiksloghi en duonsubteraj domoj, aranghitaj cirkle kun placo en
la mezo. Tio estas ordinara formo de vilaghoj en la matriarka klano
socio.
Revenu
|