Astronomio
strikte rilatas kun primitiva agrikulturo. En Gaocheng-distrikto de
Dengfeng-gubernio estas observatorio, ghis nun konata kiel plej frue
konstruita en Chinio. Gaocheng estis malnova sidejo de fama china
urbo Yangcheng. En historiaj dokumentoj legighas la noto "Yu
vivis en Yangcheng" kaj "Xia-dinastio prenis Yangcheng kiel
sian chefurbon". Ghi estis loko, kie la unua china dinastio fondis
sian kortegon. En multaj dinastioj astronomoj tie faris astronomian
observadon kaj unu el ilia tasko estis determini la 24 sunperiodojn,
strikte rilatajn kun agrikulturo kaj precipe la precizan tempon de
la somera kaj vintra solsticoj. Kublajo-Hhano, la unua imperiestro
de Yuan-dinastio, dekretis reformi kalendaron kaj ordonis Guo Shoujing
gvidi tion. Guo venigis multe da intelektuloj por fari astronomian
mezuradon kaj kalendaran esploron, siatempe la plej grandskalajn en
la historio de la tuta mondo. Guo akiris rimarkindajn sukcesojn. La
de li gvidata esplor-grupo faris aron da novaj astronomiaj instrumentoj,
grandskalan astronomian observadon kaj fondis 27 observajn staciojn
en la nunaj Korea Duoninsulo, Siberio, Yunnan kaj Suda China Maro.
Ilia laboro atingis avangardan nivelon de la mondo. Guo faris tie
astronomian observadon kaj konkludis, ke chiu tropika jaro havas 365
tagojn, 5 horojn, 49 minutojn kaj 20 sekundojn, kaj la ekarto kun
la moderna Gregoria kalendaro estis nur 26 sekundoj. La de li farita
kalendaro naskighis pli frue ol la nuna je 300 jaroj.
Kvankam
la 27 observaj stacioj plejparte malaperis, tamen tiu en Gaocheng
bone konservighis kaj ghi bone atestas la sciencan nivelon de la
antikva Chinio.
Revenu
|