Hodiau
en Zhengzhou ankorau vidighas la antikvaj moroj de Shang-dinastio.
Ghi estas grava komerca urbo en la meza kaj malsupra basenoj de
la Flava Rivero. Shang estis antikva tribo vivanta che la nuna Shangqiu,
Henan-provinco. Legendo diras, ke iliaj prapratroj havis grandan
meriton pro sia helpo al Yu en la batalo kontrau inundo kaj fiksloghighis
tie lau ordono de Yu. La bredado kaj pashtado che Shang-tribo estis
tre viglaj. La tribanoj ofte vendis brutojn en diversaj lokoj. Poste
ili renversis Xia-dinastion kaj fondis Shang-dinastion, kaj tial
Shang farighis ankau nomo de la dinastio. En Shang la produkta nivelo
multe superis tiun de Xia kaj formighis memstara socia tavolo, okupighantaj
speciale pri intershangho de varoj.
Nun
tie funkcias moderna komerca reto. La Zhengzhou-a intershanghejo
de agrikulturaj produktajhoj estas la unua intershanghejo sankciita
de la Shtata Konsilantaro, kiun oni nomas la unua bazaro de Chinio.
La grena prezo en Zhengzhou ludas gvidan rolon en grena komercado
de Chinio.
Revenu
|