Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 

 

 


Vojagho al Chengde

de YI YE

    Antau ol fini sufichan preparon por bezonajhoj kontrau frosto kaj por vojagho, mi estis urghita al ekiro de vojagho al Chengde, malgrau ke mi ankorau konsideris la laboron en la oficejo.

    Unue min plezurigis la chielo de Chengde. Chirkau la 8-a horo vespere, longe antau noktomezo, la chielo jam farighis kiel profunda lago. La luno estis kurba kaj marasma, kaj en komparo kun la chirkauaj steloj, ne estis brila. Sed la grupoj kaj grupoj da steloj, similaj al pecetoj de rompita vitro, inkrustitaj sur la nigra firmamento, aspektis charmaj. Jen kial oni shatas la vorton stelulo.

     La Someruma Vilao en mia imago estis neniom malsama ol kunmeto de la Imperiestra Palaco kaj la Somera Palaco en Pekino. Mi ofte vizitis kaj bone sciis ilin.

    Sed fakte mi eraris. La vilao estas tiel granda, kiel perfekta malgranda mondo: Tie estas kabinetoj kaj loghejoj de imperiestroj, montoj, lagoj kaj abundo da konstruajhoj. Chicherono diris: "La Someruma Vilao estas la plej granda imperiestra ghardeno de Chinio. Ghi estis pasloghejo de imperiestroj. La konstruado de la vilao dauris 87 jarojn. La vilao konsistas el palaca parto kaj pejzagha parto, kaj tiu lasta entenas lagan, ebenajhan kaj montan areojn."

     Mi shatas la halojn de la vilao, char ili ne estas tiel multe lakitaj kiel tiuj en la Imperiestra Palaco en Pekino. La lignaj partoj de la konstruajhoj ne surhavas lakon. Mi admiris la imperiestron, ke li shatis simplan kaj naturan stilon, malgrau ke tiam la tuta socio shatis helajn kaj freshajn kolorojn.

    En la vilao estas multaj vidindajhoj. De tempo al tempo mi devis halti por foti la pejzaghon. Kvankam la akvo de la Varma Rivero estis iom malpura kaj ne varma, temen ni chiuj lavis la manojn en la akvo kredante, ke manlavo alportos al ni felichon. En Wenjin-pavilono estas pentrajho "La Suno kaj la Luno". Ni fotis nin pozante, ke ni subportas la lunon, kvankam ni sciis, ke tio estis nur infanajho. Ni gaje remis en lago ghuante la knaradon de la remiloj.

    Fine ni veturis sur monton per jhipo. Ni audis, ke jhipo estas la plej tauga veturilo por montogrimpado. La shoforo forigis la tegmenton por pli proksimigi nin al la naturo. Chirkauirante la monton, ni vidis nur verdan koloron kaj foj-foje fazanoj fulme preterflugis. La jhipo tangadis kaj kapturnis nin, ke ni perdis la direkton. Che tio ni ekpensis pri kurba fervojeto en amuzejo.

    Subite la jhipo haltis kaj la shoforo diris al ni, ke ni estas jam proksime de la plej alta loko de la chirkaumuro de la vilao. Ni eliris el la jhipo kaj kuris tien. Che la ekstremo de la muro ni havis belegan vidon de la blua chelo kaj audis jen kaj jen trilon de birdoj. Eble ankau la birdoj ghojis same kiel ni, vidante la smeraldajn montojn kaj subliman miniaturan "Potala-palacon".

    Ni grimpis sur la supron de la muro kaj havis tre plachan panoramon de la urbo Chengde kaj la charmaj vidindajhoj ekster la muro, ekzemple Frapilo-roko, Arhata Monto, Chielponta Monto kaj Duoblapagoda Monto. Ni admiris la charmon de la naturo kaj ekhavis tre bonan humoron.

     En la vojagho ni rikoltis surprizajn ghojojn unu post alia. La naturo ja estas malavara, ke ghi surprizas homojn per donacoj en ilia neatento. Mi dankas ghin kaj domaghas ghiajn donacojn.

Rilata artikolo:
La Someruma Vilao en Chengde