En
la urbo Chengde de Hebei-provinco estas la plej granda ghardeno
de Chinio, la Someruma Vilao de imperiestroj. Ghi okupas preskau
duonon de la urbo. Kaj krome en la antauurbo dislokighas multaj
temploj en diversaj arkitekturaj stiloj de Han-, Mongol- kaj Tibet-nacioj.
Dank' al tiuj vidindajhoj Chengde farighis fama turisma loko en
la nordo de Chinio.
La
Someruma Vilao fakte estis krompalaco de Qing-dinastio (1644-1911),
kie la imperiestroj loghis kaj traktis shtatajn aferojn en somero.
La
konstruado de la vilao dauris 87 jarojn kaj en la vilao estas pli
ol 100 haloj, kioskoj, palafitoj, turoj, temploj kaj aliaj. La plej
interesa karakterizajho de la vilao estas tio, ke ghardenoj trovighas
sur montoj, kaj montoj trovighas en ghardenoj. La montoj okupas
4 kvinonojn de la tuta vilao. La montoj estas kovritaj de densaj
arbaroj kaj en la valoj lirlas klaraj fontoj. La niveldiferenco
inter la nordokcidentaj montoj kaj la sudorientaj lagoj kaj herbejoj
estas 180 metroj. Utiligante la topografion de la pintoj, krutajhoj,
deklivoj kaj valoj de la montoj, oni konstruis multajn ghardenojn
kaj templojn. La plej altiraj estas du kioskoj rigardantaj unu al
la alia sur du montpintoj. Tie oni povas havi panoraman vidon al
chiuj vidindajhoj en la vilao, al la interesaj montpintoj sur la
chirkauaj montoj kaj al la urbo.
Antikvaj
konstruajhoj de la vilao
La
Eksteraj Ok Temploj
Rialta
artikolo:
Vojagho
al Chengde
|