Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 

 

 


La Someruma Vilao en Chengde

Antikvaj konstruajhoj de la vilao

de LIU BIAN

     La vilao konsistas el la palacoj kaj ghardenoj. En la palaca areo estas 4 grupoj da konstruajhoj, kaj la chefa el ili inkluzivas 9 kortojn unu post alia. La unuaj kortoj estis kortego kaj la aliaj estis loghejoj de imperiestroj kaj iliaj familioj. La chefa halo estis konstruita el valorega nanmu-ligno, kaj tie okazis gravaj ceremonioj. Malantau tiu halo estas pluraj domoj, kie imperiestroj traktis shtatajn aferojn, legis kaj loghis. Tie estas kvinspana domo kun titolo "Agrablo de Nebulo". En l860, kiam la Brita-Franca Alianca Armeo trudighis en Pekinon, imperiestro Xianfeng fughis al la vilao kaj en tiu domo subskribis kelkajn naciperfidajn traktatojn.

     La elita parto de la ghardena areo lokighas che la lago. Imperiestro Kangxi diris, ke la natura pejzagho de la vilao superis tiun de la Okcidenta Lago en Hangzhou. La lago de la vilao ne estas granda, sed en la lago elstaras du insuletoj interligitaj per digoj. La lago estas borderita de prosperaj verdajhoj, kaj la chefaj pitoreskaj konstruajhoj dislokighas chirkau la lago.

     La konstruajhoj estis faritaj imite al la famaj vidindajhoj en Yangzi-delto. Sur la insuletoj Ruyizhou kaj Yuesejiangsheng estas po grupo da konstruajhoj. Sur Ruyizhou estas rokajho, laubo, halo, templo kaj baseno. Ghi estas la centro de la ghardena areo. Yuesejiangsheng konsistas el delikata domo kun kvadrata korto kaj kelke da kioskoj kaj haloj. Kiam la luno levighas super la Orientan Monton, la arghenta lunlumo shutighas sur la spegulan lagon, kaj agrabla kvieto regas en la vilao, kaj oni povas audi nur plaudon de la akvo de la lago.

    La ebenajha areo konsistas el herbejoj kaj arbaroj. Antaue tie estis Dekmil-arba Ghardeno, en kiu staris 28 jurtoj en malsamaj grandecoj. La plej granda el ili havis la diametron de 24 metroj kaj servis kiel provizora palaco de imperiestroj. Imperiestro Qianlong ofte akceptis tie princojn de nacimalplimultoj, religiajn gvidantojn kaj fremdlandajn senditojn.

La Eksteraj Ok Temploj