Post la finkonstruo de la vilao en 1708, imperiestroj senescepte
pasigis someron en la vilao. Tiam lamaismo furoris en Tibeto kaj
Mongolio, kaj la estroj de la nacimalplimultoj kaj fremdlandaj senditoj
ofte venis al Chengde por viziti imperiestron au cheesti ceremoniojn.
Pro tio la registaro de Qing-dinastio konstruis en Chengde multajn
templojn por la religia aktivado de la altrangaj politikistoj kaj
religiuloj. Dum 1711-1828 la registaro konstruis 43 templojn en
kaj ekster Chengde kaj 8 el ili ghuas famon.
En
la Someruma Vilao, chu grandiozaj palacaj domoj chu kioskoj, palafitoj,
pavilonoj k.s., chiuj estis konstruitaj el grizaj brikoj kaj tegoloj,
kio elspiras naturecon kaj lakonecon de la arkitekturo. Sed la Eksteraj
Ok Temploj estis tegmentitaj per kolore glazuritaj tegoloj kaj iuj
ech per orumitaj tegoloj, kio sufiche montris imperiestran luksemon.
Por
flati imperiestron Kangxi (1662-1723 sur trono), la mandarenoj de
Chengde plenenergie konstruis templojn. Ghis antau 100 jaroj en
kaj ekster Chengde trovighis 80 temploj konstruitaj de registaroj
au popolanoj. Krome en la vilao estis 43 temploj administrataj de
la kortego. Tiam la temploj chiam estis plenplenaj de piaj vizitantoj.
Sed bedaurinde nun restas nur triono de tiuj temploj.
Antikvaj
konstruajhoj de la vilao
|