La Senchagreniga Valo etendighas en la centro de la Bambua Maro
kaj estas la plej fama turisma loko de la bambuaro.
Enirinte
en la valon, oni vidas la kulturan straton en la profundo de la
Bambua Maro. La strato estas pavimita per rughaj shtonpecoj. Dekstre
de la strato estas rivereto ombrata de diversaspecaj bambuoj, kaj
maldekstre vico da bambuaj budoj, kie lokanoj vendas manghbastonetojn,
infancharetojn, seghojn kaj aliajn artmetiajhojn senescepte el bambuo.
La
Natura Ponto estas grandega shtono longa je 5 metroj kaj largha
je 4 metroj. Sub la ponto estas rivereto. Tie la supra stratumo
estas malmola, dum la malsupra - mola. Senchesa fluo korodis la
molan stratumon kaj faris truon, tial la supra stratumo farighis
natura ponto.
10
metrojn supre de la ponto staras giganta shtono kun vertikala fendo
en la mezo, kvazau trahakita. En la fendo kun largho de futo kreskas
kelkaj bambuoj lekantaj nubojn. Sub la shtono elkreskas altega sed
zigzaga bambuo. Spite premon de la shtono, la bambuo fine levighas
supren ghis la chielo.
En la fino de la valo pendas akvofalo. En la suno la akveroj disjhetitaj
de la falakvo formas belegan chielarkon.
En
la valo oni vere povas forgesi chagrenon kaj lacon pro strecha laboro.
Smeralda
Koridoro
Feina
Lago
|