Alia vidindajho en la profundo de la Bambua Maro estas la Smeralda
Koridoro.
La
tero de la koridoro estas pavimita per rughaj shtonoj. Ambauflanke
staras vicoj da densaj bambuaroj kovrantaj la teron kontrau la suno.
Malgrau varmega somero la koridoro donas agrablan friskecon. Sunlumo
likighas tra la densa foliaro de la bambuaro kaj jhetas makuletojn
sur la teron. En negha vintro la koridoro estas tegita de arghenta
brokato.
Senchagreniga
Valo
Feina
Lago
|