Huizhou
(nun urbo Huangshan) estas mia hejmloko, kie mi pasigis mian infanecon.
Kiam
mi estis infano, mi estis flegata de la vidvina avino en la montvilagho
Longshan. Mi bone memoras la gajan amuzadon kune kun kamaradetoj
en la interesa kamparo kaj la perfektan prizorgadon de la avino.
La
vilagho estas chirkauita de montoj kaj shtona vojo kun paralela
kanalo. Duonvoje la kanalo trafluas okangulan kioskon, kie mi kaj
miaj kamaradetoj ofte ripozis post distrighado. Nia gaja rido kaj
lirlo de la rivereto kvazau ankorau sonas che miaj oreloj.
La
kanalo, brancho de rivero ekster la vilagho, trafluas la vilaghon
kaj fine refluas en la riveron. Unuflanke de la kanalo loghas familioj
Mo kaj che la alia bordo familioj Wang. En la infaneco mi tre shatis
distrighi che la kanalo, kie oni faris lavadon. La hejmo de la avino
situas en la mezo de la vilagho. Vojeto kun shtona pavimo antau
la domo kondukas al shtona ponto trapasata de multe da homoj. La
kvieta strateto antau la posta pordo kondukas al la templo de Wang-familioj.
La
domoj de la vilagho estis konstruitaj el brikoj kaj ligno kaj la
shtonaj pavimoj de la stratoj farighis glitigaj pro la jaroj. La
domoj estis konstruitaj tute lau la montodeklivo, kaj la stratoj
estas zigzagaj kaj mallarghaj, tial turistoj facile perdas la vojon.
La
domo de la avino havas grandan korton chirkauitan de altaj muroj.
Malantau la vestiblo estas dormochambro. Che trabo sub la tegmento
estas hirunda nesto. La supra etagho havas portikon kun apogebla
balustrado. Tie oni ripozas, legas kaj ghuas belan veteron de la
sezonoj. Fraulinoj de la domo plej shatas tiun lokon.
Parolante
pri arkitekturo de Anhui-provinco, oni ne devas apudmeti Xidi, Hongcun,
Antikvan Straton de Tunxi kaj arkadojn de Tangyue. Tie estas elstaraj
tipaj majstrajhoj de arkitekturo de Anhui.
Xidi
kaj Hongcun
Antikva
Strato de Tunxi
Arkadoj
de Tangyue
|