La
tri pagodoj che la monto Diancang, unu kilometron norde de
Dali, estas grava simbola konstruajho de la urbo.
Ili konstruighis en Tang-dinastio (618-907). La granda pagodo
staras meze, kaj la aliaj du malgrandaj iom malantaue de ghi.
La chefa pagodo kun alteco de 69.13 metroj estas kvadrata
brika pagodo kun 16 etaghoj. En kvar flankoj de chiu etagho
estas po unu nicho, en du vidalvidaj nichoj sidas budhostatuoj,
kaj en la aliaj du nichoj estas luketoj. La bazo de la pagodo
estas kvadrata, en ghiaj du flankoj estas pordoj, kaj en la
pagodo estas ligna shtuparo, lau kiu oni povas atingi la supron.
La aliaj du pagodoj kun averagha alteco de 43 metroj estas
el malplenaj brikoj kun 10 etaghoj. Ilia aspekto similas al
tiu de la chefa. Starante sur la supro, oni povas vidi la
antikvan urbon Dali, la monton Cangshan kaj la bluan lagon
Erhai.
Revenu
|