Estas
bela popolrakonto ofte surscenigita de diversaj lokaj operoj de Chinio
kaj la titolo de la dramo estas "Blanka Serpento-virino".
En
"Rakonto pri Blanka Serpento-virino", por savi Xu Xian, la Blanka
Serpento-virino kaj la Nigra Serpento-virino iris shteli magian
herbon kaj poste iris batali kontrau la bonzo inundigante lian templon
Jinshan. Estis tre interesaj scenoj de batalo. La bela amrakonto
kun enmiksita animskua batalo faras la dramon tre ghuinda, kaj la
bela spirito-serpento farighis arta figuro sur la scenejo de la
china dramo kun eterna fascineco.
|