Che
Yalong-golfo de Hainan-insulo en suda Chinio trovighas Papilia Valo,
kie papilioj altiras turistojn per siaj multeco, rareco kaj beleco.
En la valo centojn da metroj profunda prosperas
antikvaj arboj, disfloras sovaghaj floroj, murmuras riveretoj kaj
flirtas sennombraj papilioj.
Enirinte en la Papilian Valon, oni vidas
muzeon de insektaj specimenoj, kie estas eksponejo de papilioj.
Oni nomas papiliojn "flugantaj floroj". Artistoj kaj verkistoj
laudas ilian belecon en siaj verkoj. Sed inter diversaj papilioj
en la eksponejo estas ankau fiinsektoj damaghantaj plantojn, kiel
papilioj rubandaj, blankaj kaj smeraldaj.
Tie
estas ekspoziciataj "Aleksanda Papilio", la plej granda
en la mondo. Komence oni mispafis ghin kiel birdon, char ghiaj etenditaj
flugiloj longas pli ol 26 cm. En Afriko trovighas papilio nomata
"Venena Grandegulo", kiu havas rughajn flugilojn 25 cm
longajn, per kiuj ghi povas defendi sin kontrau fringo, lacerto
kaj aliaj malamikoj. Chinio havas sian plej grandan papilion "Flava
Belulino" kun flugiloj 16-20 cm longaj.
En Chinio, Sudorienta Azio kaj Hinda Duoninsulo vivas tiaj papilioj,
kies larvoj shatas manghi venenajn semojn de plantoj kaj la veneno
en ilia korpo timigas ech sagacajn birdojn.
En la mondo trovighas ankau malgrandaj grizaj
papilioj kun flugiloj 1-2 cm longaj, el kiuj la plej malgranda estas
nomata papilio kun duoble faldeblaj palpebroj, kiu havas flugilojn
nur unu cm longajn. Krome en vegetara familio estas griza papilio,
kiu tamen manghas afidon kaj konkulon damaghantajn plantojn.
La ormakula papilio estas rara en la mondo.
Ghi havas flugilojn 11.5 cm longajn kaj korpon 3.1 cm longan, plenplenan
de verda pulvoro. Du oraj makuloj estas inkrustitaj sur ghiaj postaj
flugiloj, kaj sur ghia vosto pendas bela rubando longa kaj mallargha.
Tiaj papilioj devenis de Guangdong- kaj Fujian-provincoj. En la
fino de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento trovighis 7 en Chinio
kaj 2 en aliaj landoj.
En la mondo de insektoj oni nomas velkfolian
papilion "Kamufla Majstro", kiu per protekta koloro evitas
dangheron kaj okupas sian lokon en la naturo.
En multaj landoj estas homoj, kiuj kontrauleghe
kaptas kaj shtele eksportas rarajn papiliojn. Por solvi la krizon
de papilioj, Londono konstruis la unuan papilian ghardenon en la
80-aj jaroj de la 20-a jarcento. Poste similaj ghardenoj estis starigitaj
unu post alia en Japanio, Singapuro, Malajzio, Usono kaj Taiwan
de Chinio. Ili akcelas la progreson de la papilia industrio.
Rilata
materialo:
Fluganta
floro -- papilio
|