|
Fluganta floro
-- papilio
de
LIU BIAN
|
Papilio
havas korpon sveltan kaj flugilojn grandajn kaj belajn kaj suchas
nektaron. Antaue la papilio kaj la noktpapilio apartenis al la sama
kategorio. Nun oni distingas ilin ? la papilio kun senhara korpo kaj
pinglformaj antenoj kaj la noktpapilio kun hara korpo kaj plumformaj
antenoj.
Papilioj aperis en la mondo antau 60 milionoj
da jaroj kaj dissemighis vaste, ech en lokoj 6000 metrojn super la
marnivelo kaj inter la suda kaj norda latitudoj de 83¡ã.
Ili havas ch. 16000 speciojn de 12 familioj. La baseno de Amazono
abundas je papilioj, ankau Sudorienta Azio kaj Hengduan-montaro de
Chinio havas multajn
papiliojn. En Chinio estas konitaj 1853 specioj (dekono kiom en la
mondo), inter kiuj pli ol 700 estas en Yunnan-provinco.
Papilioj ne nur havas belan aspekton, sed
ankau misteran funkcion: ili havas grandan
interesan okulparon, kiu konsistas el pli ol 15 mil okuloj, kaj povas
jughi guston de manghajho per piedoj. Iuj ech povas stari senmove
en la aero, aliaj povas reguligi sian temperaturon per shanghigho
de pulvora pozicio sur la flugiloj, kaj triaj povas deteni kreskon
de eventuala veneno en la korpo dank' al mangho de kokaino.
En la pasintaj jaroj papilioj iom post iom
farighis unu el la gravaj internaciaj komercajhoj. En iuj lokoj de
Chinio kamparanoj disvolvas la papilian industrion investitan de la
registaro kaj ech konstruas ekologiajn rezervejojn por diskonigi papiliojn
kaj altigi la konscion pri mediprotekto.

|
|