Por ke malrichaj studentoj daurigu sian lernadon

de ZUO YAN

    Li Yi, studento de la Centra Financ-Ekonomika Universitato, prunteprenis 3 mil juanojn de banko en 2000, por daurigi sian lernadon. Li finis sian studentan vivon en 2003 kaj la 20-a de decembro de tiu jaro estis la komenco, ke li devis redoni la pruntitan monon, tial de decembro en chiu tria monato li devis deponi 200 juanojn al sia konto en banko.

    Li Yi diris: "La prunteprenita mono helpis min en lernado kaj vivtenado. Nun mi havas laboron kaj enspezon. Mi povas iom post iom kvitigi min kontrau la banko. Mi estas fidinda homo."

    Prunti monon por lernado estas strategio prosperigi landon per sciencoj kaj edukado, farita de la china registaro, kaj grava decido por akceli kulturon de talentaj personoj por ke malrichaj kaj eminentaj studentoj havu eblon fini lernadon. Auguste de 1998 la Ministerio de Eduko, Ministerio de Financo kaj aliaj shtataj organoj kune ellaboris la "Difinon pri Shtata Administrado de Kredito por Studentoj".

    La difino estis ekpraktikata en autuno de la sama jaro en la gravaj institutoj kaj universitatoj rekte sub la Ministerio de Eduko. La kvar grandaj bankoj, t.e. Banko de Chinio, China Industria kaj Komerca Banko, China Agrikultura Banko kaj China Konstrua Banko, respondecas pri tiu laboro. Chiujare ili donas monon dufoje al studentoj. En la pasintaj 5 jaroj miliono da studentoj ricevis monon kredite, kies sumo jam atingis 5 miliardojn da juanoj.

    La praktiko montris, ke tiu metodo konformas al la reala stato de Chinio kaj la ghenerala postulo de reformado de ghia eduka sistemo. Oni kredas, ke kun plua perfektigho de kredito al studentoj pli da malrichaj studentoj ricevos helpon kaj glate plenumos sian lernadon en la universitato.

 

Rilata artikolo:
Malrichaj studentoj helpataj