Internacia eduka lernejo en Yantai

Eduka spirito de la lernejo

de ZHANG SHUANG

     Post 3-jara penado la kvalito de la lernantoj kaj la eduka nivelo kaj socia reputacio de la lernejo multe levighis. Nun tie lernas 300 chinaj kaj alilandaj geknaboj, kiuj sane kreskas prizorgate de la instruistoj.

     Amo estas premiso kaj bazo de la edukado kaj ankau la baza eduka spirito de la lernejo Yew Wah. La lernejo chiam ameme traktas la geknabojn. Tie sentighas intima amo ne nur inter la instruistoj kaj lernantoj sed ankau inter la amikoj. Tie sentighas ankau la reciproka estimo.

     Chiu instruisto de la lernejo antau chio devas bone koni kaj ami la lernantojn kaj krei densan etoson de lernado per profunda amo.

     Instruistino Liu devenis de alia mezlernejo. Nun li estas chefinstruisto de la unua klaso de la supera mezlernejo. Shi diris, ke la nova koncepto pri edukado postulas, ke oni shanghu sian antauan animstaton. Tie reciproka kompreno kaj egala sinteno proksimigis la instruistojn kaj lernantojn kaj malfermis multe da fermitaj animoj.

Edukado pri homa kvalito
Instruado de komuna lingvo