La lernejo donas grandan atenton al ekspluato de la latenta kapablo
de la lernantoj kaj faras chion eblan por kulturi en ili sendependan
pensadon kaj kapablon observi la socion. Lernante la progresan edukan
metodon de aliaj landoj, la lernejo kreis malstrechan edukan etoson.
Escepte la chinan lingvon, fremdan lingvon kaj matematikon, chiuj
studobjektoj estas sintezaj. La instruistoj laueble malkovras en
la klaschambro la latentan kapablon de la geknaboj por ekspluati
ilian talenton.
Konforme al la malsamaj kondichoj de la lernantoj, la lernejo funkciigas
malsamajn studobjektojn. Jam en la elementaj kursoj ghi instruas
komputerikon kaj dank' al uzado de la homa cerbo kaj komputoro la
geknaboj ellernas multe da ideogramoj, kio metas solidan bazon,
por ke ili pli rapide legu libron. Ghi instruas ankau sciencan studobjekton
imite la modelon de britaj lernejoj por kulturi la observadon kaj
memfaradon de la lernantoj. Krom tio ghi donas ankau lecionojn pri
la china lingvo, danco kaj aliaj. En la supera mezlernejo ghi donas
lecionon pri scienca esplorado, t.e. dividi gravan sciencan temon
en plurajn malgrandajn, ke la lernantoj mem serchu koncernajn materialojn
kaj post tio kune diskutu kaj verku disertacion surbaze de la diskuto.
En tia medio la lernantoj farighis pensviglaj kaj scivolemaj.
Eduka
spirito de la lernejo
Instruado
de komuna lingvo
|