Nova kontraukancera medikamento YH-16 provata en kuracado

Teorio pri la kontraukancera funkcio de YH-16

de ZHANG SHUANG

     La tumoroj atribuas sian kreskon al la proksime senchese aperantaj sangvazoj, el kiuj la tumoraj cheloj asimilas nutron kaj oksigenon kaj forrabas de ili la metabolajn substancojn por kontentigi bezonon de sia kreskado. Dum kreskado de la tumoraj cheloj naskighas ankau endostatino, speco de kolagena proteino, malhelpanta formighon de cheloj sur sangvaza parieto kaj novaj angioj de la tumoraj organizajhoj, rezulte de tio la endostatino malrapidigas au haltigas kreskon de la tumoroj, tamen kun kresko de la tumora organismo, la nivelo de endostatino mallevighas iom post iom ghis dekono de tiu de la sanaj homoj, tial se oni senchese liveras al kanceruloj endostatinon de ekstere de ilia korpo, tio certe malhelpas formighon de novaj sangvazoj chirkau la tumoroj, haltigas sangoliveradon al ili kaj sekve de tio ili mortos de malsato, kio estas tre utila al kuraco de la malignaj tumoroj kaj malhelpanta disvastighon de la tumoroj post operacio. Kompare kun la tradiciaj kontraukanceraj metodoj, YH-16 estas pli efika kaj ne kauzas kontraumedikamentan efikon.

Venki malfacilon en esplorado
Sukcesa provado en kuracado
YH-16 estas bonvena