En 2001 oni faris kuracan provadon en la Tumorologia Hospitalo sub
la China Akademio de Medicinaj Sciencoj, kies chefa celo estis observi
la primaran kurac-efikon kaj sekurecon de YH-16 sur la homa korpo.
La rezulto montris, ke la injekto kaj intravejna pogutigado de YH-16
ne kauzis evidentan toksan kaj alian malutilan efikon. Post unuaperioda
kuracado per YH-16 la gravaj kanceruloj, al kiuj radia kaj kemia
terapioj ne rikoltis rimarkindan efikon, farighis stabilaj pri la
malsana stato kaj ilia vivokvalito rimarkinde levighis, kaj estis
iu paciento, kies kancero jam dilatighis al la tutakorpaj ostoj,
post duperioda kuracado rimarkinde malgrandighis kaj la malsana
stato post chesigo de la medikamento restas stabila.
Surbaze de la unuaperioda kuraca provado la Shtata Medikament-kontrola
Administracio aprobis la duaperiodan provadon en kuracado en gravaj
hospitaloj de Pekino, Tianjin, Shandong kaj aliaj lokoj por observi
la kurac-efikon sur nemalgrandchela pulma kancero, maligna melanina
tumoro kaj pankreata kancero. Ricevis la provadon cent malsanuloj,
al kiuj la radia kaj kemia terapioj malsukcesis, kaj plie al ili
oni ne povis fari operacion. La provado estis sukcesa kaj chiuj
normoj estis pli bonaj ol la alilandaj en la sama esplorado.
Nun estas farata la triaperioda provado, kiun partoprenas 25 grandaj
hospitaloj de Chinio. Post sukceso de tiu provado YH-16 estos grandkvante
fabrikata.
Teorio
pri la kontraukancera funkcio de YH-16
Venki
malfacilon en esplorado
YH-16
estas bonvena
|