Pro
disvolvigho de bioscienco kaj furoro de reveno en la naturon la
china medicino kaj chinaj medicinajhoj estos multe atentataj de
la medicinista rondo de la tuta mondo. Movate de la biologia teknologio
la tradiciaj chinaj medicinajhoj rapide shanghighos en la modernajn,
kio prezentos belan perspektivon.
En
la Okcidenta Europo la china medicino kaj chinaj medicinajhoj estas
envicigitaj en la asekura sistemo. En Usono oni bezonas pli kaj
pli multe da chinaj medicinajhoj. La Usona Administra Buroo de Nutrajhoj
kaj Medicinajhoj verkis "Gvidilon pri naturaj medicinajhoj".
Post ghia publikigho la chinaj medicinajhoj, antaue neglektataj,
nun estas multe atentataj. La Monda San-Organizo opinias, ke chin-medicinaj
medikamentoj estas tre bonaj inter la tradiciaj medikamentoj de
la mondo, kaj rekomendas ilin al chiuj landoj.
Nun
la internacia droga merkato chiujare vendas kuracilojn valorantajn
27 miliardojn da usonaj dolaroj. En la mondo 170 kompanioj kaj 40
institutoj sin okupas pri esplorado kaj fabrikado de tradiciaj kuraciloj.
Oni disvolvas la tradiciajn kuracilojn per moderna teknologio por
okupi la internacian merkaton de drogherboj. La Korsava Granolo
de Japanio kaj Sedativa Boluso el Bova Gal-kalkuluso de Koreio estas
bonaj ekzemploj kaj havas grandan debiton. Nun en la internacia
merkato la jara vendovaloro de drogherboj superas 16 miliardojn
da usonaj dolaroj kaj kreskas chiujare je 10%.
Chinio
kun abundo da naturaj kuraciloj estas lulilo de la chin-medicinaj
drogherboj. Lau statistiko Chinio havas 11146 specojn da herbodrogoj,
1581 specojn da animalaj kuraciloj kaj 80 specojn da mineralaj kuraciloj.
En la longatempa kuraca praktiko formighis teorio de apliko de naturaj
kuraciloj kaj richa sperto pri prevento kaj kuraco de malsanoj.
Malgrau ke la chin-medicinaj medikamentoj havas superecon de fontoj
kaj grandan merkaton, ilia produktovaloro konsistigas nur 3% de
tiu de la tuta mondo.
Vizaghe
al la nuna situacio iuj entreprenoj de Chinio nun energie serchas
la vojon de disvolvigho. Jam en la mezo de la 90-aj jaroj Jilin-provinco
proponis modernigon de la chin-medicinaj medikamentoj kaj alvokis
esplori kaj disvolvi modernajn chin-medicinajn medikamentojn konformajn
al la sciencaj principoj surbaze de heredo kaj disvolvo de la favoraj
kondichoj kaj trajtoj de la chin-medicinaj drogoj kaj plene utiligi
modernajn sciencojn, lau la internacia kriterio en la praktiko.
Dank' al longa penado nun ghi jam havas modelon por studi kaj disvolvi
modernajn medikamentojn surbaze de la kompleta chin-medicina inghenierio
kun altteknologiaj produktajhoj kiel la chefaj.
Rilata
artikolo:
Chinio
asignos grandan monsumon por bioteknologio
|