Kiam
la malsano estas komplika kaj shanghighema kaj vidigas chefajn simptomojn
kaj la akcesorajn, tiam la recepto devas konsisti el medicinajhoj
chefaj kaj akcesoraj. En la antikva china medicino la recepto formighis
surbaze de la fundamenta teorio pri medicinajhoj chefaj, akcesoraj,
helpaj kaj kondukaj. La chefaj medicinajhoj ludas chefan rolon por
kuraci la chefajn simptomojn kaj la akcesoraj plifortigas la kurac-efikon
de la chefaj, au kuracas akcesorajn simptomojn. La helpaj medicinajhoj
ludas helpan rolon au eliminas la venenecon kaj malbonan efikon
de la chefaj medicinajhoj. Kaj la kondukaj kondukas la medicinajhojn
rekte al la afekcio au ludas akordigan rolon.
Dank'
al la supre dirita kompono la chinaj medicinajhoj plifortigas sian
kurac-efikon kaj malgrandigas la venenecon kaj flank-efikon. Ekz.,
la dekoktajho "shjauchinglong" konsistas el efedro,
kasia brancho, seka zingibro, asaro (Asarum sieboldii), pinelio,
skizandraj fruktoj (schisandra chinensis), peonia radiko,
gliciriza radiko k.a. Ghi estas utila por kuraci malvarmumon kun
simptomoj de febro, tuso, astmo k.a. Efedro kiel la chefa medicinajho
estas shvitiga kaj mildigas astmon. Kasia brancho, seka zingibro,
asaro kaj pinelio estas utilaj por shvitigi, elimini febron, mukon
kaj kvietigi astmon. Skizandraj fruktoj kaj peonia radiko nutras
pulmojn kaj povas bridi la troan damaghon de la chefa kaj akcesora
medicinajhoj al la pulmoj, kaj ili apartenas al helpaj medicinajhoj.
Gliciriza radiko akordigas la funkcion de diversaj medicinajhoj
kaj apartenas al kondukaj medicinajhoj. Tio montras, ke la recepto
ne estas kunarangho de samspecaj medicinajhoj, sed kompono el pluraj
medicinajhoj kun malsamaj funkcioj lau la komponaj principoj de
recepto.
Estas
menciinde, ke simpla recepto konsistas el chefa kaj akcesora medicinajhoj,
ghenerale sen helpa kaj konduka medicinajhoj. Ekz., la dekoktajho
"dushen" konsistas nur el la chefa medicinajho
ginsengo.
Revenu
|