La
chin-medicinaj kuracistoj kuracas ghenerale lau diagnozo per chinaj
medicinajhoj. Ili devas difini necesan dozoproporcion de medicinajhoj
lau la komponaj principoj de receptaj medicinajhoj, observante la
fundamentan teorion de china medicino kaj la teorion pri kuraca naturo
de chinaj medicinajhoj, preskribi recepton gvidate de speciala receptologio.
Estas multaj specoj de normaj receptoj, kiaj pilolo, pulvora medicinajho,
plastro, granulo kaj dekoktajho.
Alivorte,
la chin-medicinaj kuracistoj devas uzi medicinajhojn lau recepto,
la preskribo devas esti farita surbaze de la principoj, kiuj devas
sekvi la teoriojn. Sen teorio, principo kaj recepto de la china
medicino, la chinaj medicinajhoj revenos al sia natura primitiveco.
Kio
estas recepto? Ni faru komparon por ghin klarigi: Unuopa china medicinajho
estas simila al unuopa cifero kaj receptoj estas similaj al diversformaj
permutajhoj de ciferoj. Oni povas diri, ke recepto estas disvolvigho
de medicinajh-uzado. Post diagnozo la chin-medicinaj kuracistoj
elektas konvenajn medicinajhojn lau la kazo, difinas konvenan dozon
por prepari diversspecajn medicinajhojn. Tiamaniere formighas la
recepto.
Konsisto
de recepto
Por
dekoktado
Pulvoro,
pilolo kaj aliaj medicinajhoj
Kelkaj
atentigoj
|