Por dekoktado

    Dekoktajho estas plej ofte uzata de la chinaj kuracistoj en la kuracado. Ghi havas historion de pli ol 2 mil jaroj. Dank' al difuzo, dilatigho kaj sorbigho de dekoktado, bonefikaj substancoj de la chinaj drogherboj solvighas en la dekoktajho.

    Por dekokti chinajn drogherbojn unue, oni devas uzi ceramikan poton. Tiaspeca ujo malfacile estigas kemian reakcion kun la dekoktajho kaj malrapide transigas varmon, kio iompostiome altigas la temperaturon de dekoktajho kaj plene solvas la bonefikajn substancojn en la dekoktajhon. Ujo el fero, kupro kaj aluminio povas reakcii kemie kun bonefikaj substancoj de iuj drogherboj kaj shanghas iliajn funkciojn, kio malfortigas la kurac-efikon. Tial oni ne devas uzi tiajn ujojn por dekoktado.

    Due, akvo el negho kaj pluvo estas kompare bona en dekoktado de drogherboj, char ghi entenas malmulte da aliaj substancoj kaj malfacile estigas kemian reakcion kun bonefikaj substancoj de la drogherboj. Se oni uzas kranakvon, riverakvon au putakvon por dekoktado, oni devas preni bonkvalitan akvon por akiri deziratan efikon.

    Trie, temperaturo estas grava faktoro por plene solvi bonefikajn substancojn de la drogherboj en dekoktado. Ghenerale, por dekoktado milda fajro estas pli tauga ol la forta. Forta fajro tre facile koagulas la proteinon el multaj drogherboj kaj malhelpas disocion de bonefikaj substancoj. Estas pli bone unue meti la dekoktotajn drogherbojn en malvarman akvon por 15 minutoj kaj poste dekokti ilin per milda fajro. Tiamaniere, dilatighas la cheloj de drogherboj kaj facile solvighas proteino kaj bonefikaj substancoj.

    Kvare, ghenerale la dekoktado devas dauri duonhoron. Tamen 20 minutoj sufichas por dekokti shvitigajn kaj volatilajn drogherbojn (dekokti plie kvin minutojn post la akvoboligo). Plu longa tempo estas bezonata por dekokti fortigajn kaj tonikajn medicinajhojn.

    Kvine, chiu dozo da drogherboj devas esti dekoktita dufoje en la sama tago. Por la unua fojo la akvo devas kovri la drogherbojn kaj estas 2-3-oblo de la drogherba volumeno. Por la dua fojo la akvokvanto povas esti iom reduktita.

    Sese, iuj mineralaj medicinajhoj, kiaj gipso kaj ametisto, havas malgrandan solveblecon. Tial oni devas unue dispecigi kaj poste dekokti ilin kelkan tempon antau ol enmeti aliajn drogherbojn. Iuj shvitigaj drogherboj, kiaj mento kaj skizonepeto (Schizonepeta tenuifolia), au aromaj stomakfortigaj drogherboj, kiaj sausureo kaj fenkolo, entenas volatilan substancon. Ili postulas mallongan dekoktadon. Oni devas unue dekokti aliajn drogherbojn kaj poste enmeti ilin por dekokti plu. Iuj valoraj medicinajhoj, kiaj rinocera korno kaj antilopa korno, devas esti pulvorigitaj kaj englutitaj kun bolinta akvo. Ankau pulvoraj medicinajhoj, kiaj pseudoginsengo kaj bajjau-o (hemostaza medikamento), devas esti englutitaj kun bolinta akvo. Ankau ili havas malgrandan solveblecon. Se oni prenas ilin kun dekoktita suko, tio donos pli grandan kurac-efikon.

    Nature, por dekokti specialajn medicinajhojn oni devas observi opinion de la kuracisto.

Revenu