Pulvoro, pilolo kaj aliaj medicinajhoj

    Pulvora medikamento estas seka pulvoro preparita el drogherboj lau certa recepto. Oni povas gluti ghin kun bolinta akvo au kuiri ghin en iom da akvo antau ol preni.

    Pilolo estas medikamento preparita per mielo kiel gluilo, kaj iafoje ankau per akvo. Lau la teorio de china medicino, la pilolo taugas por tiuj malsanoj, kiuj postulas ne urghan, sed longatempan kuracadon. Kaj krome, la efiko de piloloj estas kompare ideala por tiuj suferantoj, kies malsanoj estas forigitaj kaj postulas plian firmigon de la kurac-efiko.

    Estas ankau aliaj formoj de medikamentoj, kiaj granulo eliksiro, tablojdo, supozitorio, membrana kuracilo, aerosolo kaj injektajho.

Revenu