Por
eviti eraran uzon de medikamento, oni devas atente koni la funkcion
kaj aplikan sferon de la medikamento. Estas malutile nur legi la
chefan funkcion de la medikamento antau ol preni ghin, char funkcio
celas patogenajn faktorojn. Ekz., la tablojdo Sanhuang kaj
pilolo Liuvejdihuang estas uzataj por kuraci dentan doloron.
La tablojdo el rabarbo, koptido kaj skutelario kuracas dentan doloron
kauzitan de pirozo, dum la pilolo el rehmanio (Rehmannia glutinosa)
k.a. estas uzata por toniki la renojn kaj kuraci dentodoloron kauzitan
de la rena insuficienco.
En
la okazo, kiam la paciento devas mem elekti medikamenton, li devas
esti singardema kaj absolute ne preni medikamenton sendistinge kaj
sole lau la simptomoj.
Revenu
|