Azia Urgha Helpo en Chinio

    Al kiu sin turnu alilanda turisto, kiam li au shi, ne scipovante paroli chine, bezonas urghan helpon en Chinio? Tiam li telefonu lau telefon-numero (86-10) 64629199. Ricevinte la telefonvokon, oni tuj venas helpi.

    Tio estas telefon-numero de la pekina oficejo de la Azia Urgha Helpo (AUH), kiu servas tage kaj nokte en la lingvoj china, angla, japana, franca, germana, hispana, dana kaj rusa per la jeno: eldangherigi akcident-suferantojn; doni plej efikan kuracadon al malsanuloj kaj plej rapide porti ilin al plej bona hospitalo; kaj akompani ilin, se necese, al la hejmlandoj au al landoj kun pli bonaj kuracaj kondichoj.

    Krom la menciitaj, AUH donas ankau aliajn servojn, ekz., serchi bankon plej proksiman por la turistoj, kiuj bezonas shanghi chekon au monon; kontakti flugkompanion por serchi pakajhon perditan au shtelitan; tuttage servi por komuniki al turistoj informojn senditajn de iliaj familianoj kaj kolegoj; doni konsilon al turistoj, kiuj havas leghan problemon; fari specialan aranghon por turistoj mortintaj en Chinio, ktp.

    AUH fondighis fine de la 70-aj jaroj, dank' al la auspicioj de francoj. Ghia chefstabejo sidas en Singapuro kaj ghia pekina oficejo estis starigita en julio 1989, kiel unu el la 19 informejoj de AUH en la mondo, kiuj laboras 24 horojn chiutage. Nun AUH servas al 1.2 mil interlandaj kompanioj, 120 asekuraj kompanioj kaj 20 establoj de kreditkartoj de la mondo. Chiujare ghi servas meznombre al 11 mil personoj.

    Post AUH estis starigitaj en Chinio aliaj internaciaj urghhelpaj kompanioj, kio internaciigis kaj specialigis la servojn al alilandanoj en Chinio. Do, antau la vojagho al Chinio turistoj povas kompari ilin unu kun alia. Krom ordinara turisma asekuro, li povus elekti ankau asekuron kun kuracado.

Rilataj artikoloj

Pekina oficejo de AUH