Lastatempe
konstruighis la unua china fervojo por magnet-suspensia trajno kun
meza kaj malalta rapideco farita de la Nacidefenda Scienc-teknika
Universitato kaj pli ol 10 aliaj establoj en Changsha, chefurbo
de Hunan-provinco. La 204-metra provfervojo jam trapasis ekzamenon
je 2 mil kilometroj. La vagono, 15 metrojn longa, povas transporti
pli ol 130 personojn.
Kiel
nova trafikilo la trajno kun rapideco de 150 kilometroj/h havas
elektromagnetan suspension kaj kondukan sistemon. Ghi, sekura, komforta
kaj rapida, povas veturi sur malmilda deklivo kaj produktas malgrandan
bruon kaj neniam poluon.
Produktighis
la unua magnet-suspensia trajno de Chinio
|